Topoľčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topoľčany
(Veľké Topoľčany)
hungare: Nagytapolcsány, germane: Topoltschan
urbo
Konstruaĵo de urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Topoľčany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Topoľčany
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tribeĉ-Inoveca regiono
Memorindaĵo Topolĉana burgo
Riveroj Nitra, Chotina
Situo Topoľčany
 - alteco 174 m s. m.
 - koordinatoj 48° 33′ 32″ N 18° 10′ 27″ O / 48.55889 °N, 18.17417 °O / 48.55889; 18.17417 (mapo)
Areo 27,576 km² (2 757,6 ha)
Loĝantaro 28 271 (31.12.2010)
Denseco 1 025,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1173
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 955 01
Telefona antaŭkodo +421-38
Aŭtokodoj TO
NUTS 504998
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Topoľčany
Retpaĝo: www.topolcany.sk
Portalo pri Slovakio

Topoľčany, hungare Nagytapolcsány [nadjtapoĉAnj], germane Gross-Tapoltschan estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany, kies distriktejo estas.

Topolĉana burgo
Statuo de Zochar en Topoľčany

Situo[redakti | redakti fonton]

Topoľčany situas en valo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Prievidza-Nitra. La lasta troviĝas 32 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis slavoj. Dum la hungara erao germanoj fondis setlejon. La unua mencio devenis el 1173 en formo Tupulchan, kie estis preĝejo en 1285. Oni konstruis fortikaĵon 15 km-ojn for de la komunumo en la 13-a jarcento. La reĝo akiris ĝin de Mateo Csák kaj nomumis la setlejon reĝa urbo. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1342. Poste la husanoj okupis ankaŭ la fortikaĵon en 1431. Okazis kamparana ribelo en 1584. En 1599 la turkoj prirabis la urbeton. En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj, luterana lernejo fondiĝis en 1580. La fortikaĵo trakonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ renesanca stilo, sed sieĝo ne plu okazis. Dume en la urbeto formiĝis korporacioj, la unua estis de ŝuistoj en 1609. En 1618 Rudolfo la 2-a donacis foirorajton al la urbo. Okazis incendioj en 1783, 1787, 1790. ĥoleraj epidemioj okazis en 1831, 1855 kaj en 1866. En 1870 sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 6399 da homoj (3259 slovakoj, 2110 hungaroj kaj 965 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagytapolcsány apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio kiel Topoľčany. Post la 2-a mondmilito la hungareco estis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Legendo de la pilgrima kapelo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestro hejmenveturinta abrupte la ĉevaloj haltis. La pastro demandis la ĉariston, kio okazis? -Maljunulino staras antaŭ la koĉero. -Vipu ŝin! La ĉaristo obeis. En la sekva tago la preĝejantoj konstatis tion, ke sur vizaĝon de la kapela skulptaĵo troviĝas sangaj vundaĵoj. Tial la kapelo iĝis pilgrimejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]