Berlin Ostbahnhof (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berlin Ostbahnhof
Originala nomo Berlin Ostbahnhof
La granda halo post la lasta rekonstruo
La granda halo post la lasta rekonstruo
trairebla stacio • longdistanca stacio • stacio sur tera surfaco • kapostacio • S-Bahn station
Situo
Lando Germanio Germanio
Loko Berlino
Geografia situo 52° 30′ 36″ N, 13° 26′ 5″ O (mapo)52.5113.434722Koordinatoj: 52° 30′ 36″ N, 13° 26′ 5″ O (mapo)
Berlin Ostbahnhof (Berlino)
Berlin Ostbahnhof (Berlino)
DEC
Berlin Ostbahnhof
Berlin Ostbahnhof
Berlin Ostbahnhof
Situo de Berlin Ostbahnhof
Map
Berlin Ostbahnhof
Ecoj
Trakoj 11
Kajoj 5
Historio
Malfermo 1842
Administrado kaj utiligado
Proprietulo DB Fernverkehr
Trafikanto DB Regio Nordost, S-Bahn de Berlino
Kodo DE10909
Kodo UIC 80031377
vdr
Sur la platformo okcidenta direkto

Berlin Ostbahnhof, pli frue Schlesischer Bahnhof.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacidomo ekestis en la jaro 1842 kun la nomo Frankfurter Bahnhof kiel fina punkto de la fervoja linio al Frankfurt (Oder). Post kunfandiĝo de du fervojaj linioj (Frankfurter Eisenbahn, Niederschlesisch-Märkischen Eisenbahn) en la jaro 1845 ĝi nomiĝis Niederschlesisch-Märkischer Bahnhof kaj kiam la prusa registaro transprenis la fervojojn ĝi ricevis la nomon Schlesischer Bahnhof.

Aŭtuno 1853 veturis nokte la unua rapidtrajno al Breslau kaj post la kompletigo de la Galizischen Carl Ludwig-Bahn somere 1868 Niederschlesisch-Märkische Eisenbahn estis la plej mallonga ligo inter Berlino kaj Bukareŝto. Ekde 1889 la „Orientzug“ funkciis kiel rekta ligo.

Pro la konstruo de la Berliner Stadtbahn en la jaro 1882 la eksa kapostacio iĝis trairebla. Dum la konstrulaboroj la trafiko estis direktata al la eksa Ostbahnhof, kelkajn cent metrojn norde (nun Franz-Mehring-Platz), kiu estis fermita poste.

En la jaro 1950 la nomo estis ŝanĝata al Ostbahnhof por eviti la rilaton al la eksaj germanaj teritorioj, kiuj nun troviĝis en Pollando. La stacidomo servis por internacia trafiko al la balkano (Vindobona-Expresszug nach Wien) kaj al skandinavio (Neptun-Ostsee-Express nach Kopenhagen, Berlinaren-Saßnitz-Express nach Malmö). Ĝi estis haltejo sur la grava orienta-okcidenta lino Parizo - Varsovio - Moskvo.

En 1987 la nomo estis ŝanĝata al Hauptbahnhof, post 1998 ŝanĝata al la nuna Ostbahnhof.

En la 1990-aj jaroj, kiam la ICE-trajnoj atingis Berlinon, la finstacio estis la tiama rapidtrajna linio, ĉar ĝi havis, kontraste al Bahnhof Zoologischer Garten, elektron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]