Akvopilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvopilkado
speco de sporto
teama sportoakvosportopilkosportoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Grekio-Hungario
Akvopilkado

Akvopilkadoakvopoloo estas manpilkafutbalsimila pilkoludo enakve. Oni ne rajtas tuŝi la pilkon samtempe ambaŭmane. La ludantoj moviĝas en la akvo naĝante, ili ne rajtas stari, hopi.

Teamoj[redakti | redakti fonton]

La akvopilkado ludatas kun du teamoj, kiuj konsistas el 13 ludantoj, el kiuj unu devas esti golulo kaj alia lia anstataŭanto, kiu rajtas ludi nur kiel golulo. Samtempe troviĝas 7 ludantoj en la akvo, kiujn la aliuloj povas ŝanĝi ĉiam, kiam la ludo estas haltigita. La hejma teamo devas ludi en hela ĉapo (ofte blanka), la alia teamo en malhela (ofte blua), sed kutime la teamoj havas personigitajn ĉapojn. La golulo surhavas ruĝan ĉapon. La luda tempo dividatas en 4-foje 8-minuta pura ludotempo (plus paŭzoj, elfaltempo aŭ alia interrompo).

Ludkampo[redakti | redakti fonton]

La ludkampo estas maksimume 20x30 metrojn granda en viraj kategorioj kaj 20x25 metrojn en virinaj kategorioj. La meza (blanka), kvina (flava) kaj la dumetra linio (ruĝa) estas farbitaj (legu la interkrampojn por la koloroj) ĉe la basena rando. La golejo troviĝas ĉe la pli mallarĝa flanko kaj estas 3 metrojn larĝa kaj 90 centimetrojn alta. La profundo de la baseno estas egala min. 1,8m, prefere 2 metroj.

Ludo[redakti | redakti fonton]

  • Oni ludas laŭ Ligo kun de 1 ĝis 2 ludgvidistoj kaj 2 golejaj juĝistoj, kiuj decidas pri regul-peketoj kaj golo.
  • Atako daŭras 30 (ne enkalkulate la ludan interrompon) sekundojn aŭ finiĝas per golŝoto aŭ perdo de la pilko.
  • Golo validas, se antaŭe la pilkon intence tuŝis minimume 2 ludantoj. La du sola esceptoj estas la libera ŝoto, kiu okazas je 5 metroj, en la flava signo, aŭ pli malantaŭe de ĝi, antaŭ la golejo kaj la punŝoto. Tiam oni rajtas direkte ŝoti al la golejo.
  • La golulo estas la sola kiu rajtas tuŝi la pilkon ambaŭmane, sed nur interne de 5-metra spaco kaj ne rajtas pluŝoti ambaŭmane.
  • Gravaj regul-peketoj en la kvarmetra areo estas punitaj per punŝoto el 5-metra distanco.
  • Ĉiu teamo rajtas – se ĝi posedas la pilkon – peti maksimume 2 ludajn interrompojn dum la tuta ludtempo, kiuj daŭras unu minuton.
  • La kampaj ludantoj ŝanĝiĝas tiel ofte kiel oni volas tion, ĉiam, kiam la ludtempo estas haltigita: post golŝoto, dum paŭzo aŭ dum tempo-interrompo. Ĉe okazanta ludo, la ludantoj povas eniri nur per la enirloko ruĝe markita en la flanko de sia golejo.
ekĵeto de la pilko

Ludilo[redakti | redakti fonton]

La pilko pezas 400-450 gramojn kaj havas diametron de 68-71 cm. La pilkoj por la viroj estas iomete pli grandaj ol tiuj por infanoj kaj virinoj.

Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Akvopilkado estas ekde 1904 olimpika sporta specio por viroj (virinoj ekde 2000; Eŭropa ĉampionado pri akvosporto okazas ekde 1926 (viroj), 1987 (virinoj), Monda ĉampionado pri akvosporto okazas ekde 1973 (viroj), ekde 1991 (virinoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua „regula“ akvopilkado okazis la 14-an de julio en 1876 en Bournemouth Premier Rowing Club. (Hungario 1896) Ĝi evoluis el poloo.

La regulojn oni fajnigis inter 1884 kaj 1887 (en 1887 aperis la malpermeso pri staro en la baseno, dumana kapto de la pilko), el kio rezultis la rapida disvastiĝo de la ludo (1890 Usono).

La unua regula angla ĉampioneco okazis en 1888, la unua internacia ludo en 1890 (Skotlando-Anglio 4:0.)

En 1887 la skotoj enkondukis la uzon de la golejo.

Germanio: unua ludo en 1894 ĉe naĝa klubo Borussia Berlin.

La unua virina akvopilka ludo okazis unuafoje en Nederlando en 1906 inter Hilversum kaj Haarlem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]