Dorzeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorzeoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La dorzeoj estas malgranda etno kun proksimume 28.000 anoj en Etiopio. La dorzea lingvo apartenas al la omotaj lingvoj. Ili vivas precipe en la sudo de la lando en vilaĝoj ĉirkaŭ Ĉenĉo (Chencha) kaj Arba-Minĉo (Arba Minch) en la distrikto Semien-Omo (Semien Omo), parto de la federacia ŝtato Southern Peoples, Nations & Nationalities (SPNN) de Etiopio. Kelkaj dorzoj formigris al Adis-Abebo aŭ al aliaj regionoj. Unu el la bazaj okupoj de multaj dorzeoj estas la teksado.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ilia polifona plurparta vokalmuziko distingas sin per rafinita uzo de la hoketuso kaj montras kelkajn komunecojn kun la muziko de la centrafrikaj pigmeoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]