Bergisches Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergisches Land
Regiono
regiono • upland [+]

LandoGermanio
- koordinatoj51° 3′ 0″ N, 7° 18′ 25″ O (mapo)51.057.3069444444444Koordinatoj: 51° 3′ 0″ N, 7° 18′ 25″ O (mapo)
Plej alta punktoHomert [+]


Bergisches Land (Tero)
Bergisches Land (Tero)

Bergisches Land (Germanio)
Bergisches Land (Germanio)
DEC
Bergisches Land
Bergisches Land

Map
Bergisches Land
Vikimedia Komunejo:  Bergisches Land [+]
vdr

La pejzaĝa regiono Bergisches Land - germane, laŭ la loka ripuara dialekto Et Berjische - estas mezalta montaro en la suda centro de la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio, oriente de la rivero Rejno. Ĝi sude limiĝas per la montetaro Siebengebirge sudoriente de Bonn (laŭ iuj difinoj iom pli norde per la rivero Sieg) kaj norde per la rivero Ruhr kaj la najbara mezalta montaro Sauerland.

La hodiaŭa regiono situas ĉirkaŭ la tri kernaj urboj Remscheid, Solingen kaj Wuppertal, kaj krome kovras la teritorion de la eksterdistrikta urbo Leverkusen kaj la distriktoj Mettmann, Rhein-Berg kaj Rhein-Berg plus parto de la distrikto Rhein-Sieg. Ĝi do ampleksas la sudorienton de la landoparto Rejnlando. La regiono ekestis el la teritorio de la historia Duklando Berg, kiu tamen ankoraŭ inkluzivis iom pli da tereno en la rejna valo okcidente de la montaro, aparte la urbon Duseldorfo, kiu estis la ĉefurbo de la historia duklando.

Geologie la regiono apartenas al la Rejnlanda Ardeza Montaro. La montoj estas malkrutaj, kaj kovritaj per densaj arbaroj.

centro de la urbo Wuppertal

Troviĝas intensaj spuroj de homa loĝado ekde la ŝtonepoko. Pli detale pri la mezepoka historio eblas legi en la artikolo pri la Duklando Berg. Ekde la mezo de la 19-a jarcento la intensa industriigo, kiu komplete transformis la pejzaĝojn en la valoj de la riveroj Rejno kaj Ruhr, ankaŭ draste transformigis la vivon en la historiaj urboj de la montara regiono tutproksima al la du riveraj valoj, kvankam la ŝanĝoj ne sufiĉis por tute transformigi la pejzaĝojn. Plej drasta ŝanĝo estis, ke ekestis multaj akvobaraĵoj kaj multnombraj arbaraj valoj transformiĝis al grandaj artefaritaj lagoj.

Historiaj urbocentroj[redakti | redakti fonton]

Altwindeck
Kastelo Burg en Solingen
la ŝvebotrajno de Wuppertal

Vidindas interalie la historiaj urbocentroj de Solingen-Gräfrath, Hückeswagen, Remscheid-Lennep kaj Velbert-Langenberg kun siaj mezepokaj trabfakaj domoj, la arkitekturo de inter la jaroj 1870 kaj 1990 en la norda urbocentro de Wuppertal-Elberfeld kaj la mezepoka urbocentro de Ratingen kun la plej malnova gotika preĝejo de Rejnlando, kun restoj de la urba remparo kaj imponaj historiaj burĝaj domoj.

Pliaj kasteloj, katedraloj kaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras pluraj historiaj kasteloj - ekzemple en Bergisch Gladbach-Bensberg, Solingen-Burg, Marienheide, Homburg apud Nümbrecht, Hückeswagen kaj Heiligenhoven apud Lindlar. Krome plurloke viziteblas mezepokaj katedraloj kaj monaĥejoj, kaj en la lokoj Altwindeck kaj Lindlar situas subĉielaj etnologiaj muzeoj pri la regiona vivo antaŭ la 20-a jarcento.

Multas interesaj muzeoj, ekzemple pri la fabrikado de tranĉiloj, tondiloj kaj pliaj laboriloj, pri teksado kaj tukoj, pri la vivo en mezepokaj urboj kaj fortikaĵoj, pri historiaj veturiloj, seruroj kaj pliaj forĝaĵoj, pri la prahistoria epoko de la Neandertala homo ktp ktp.

Teknikaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la teknikaj vidindaĵoj de la regiono elstaras la ŝvebotrajno de Wuppertal. Krome viziteblas pluraj historiaj minejoj de mineraloj kaj metaloj, kaj iuj el la plej longaj pontoj kaj tuneloj de okcidenta Germanio situas ene de la teritorio.

Federaciaj prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkindas, ke en la sume relative eta regiono Bergisches Land naskiĝis kaj kreskis tri el la ĝis nun naŭ federaciaj prezidentoj de Germanio: Gustav Heinemann naskiĝis en Schwelm, Walter Scheel en Solingen kaj Johannes Rau en Wuppertal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ĉiuj baze germanlingvaj