Jill Bolte Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jill Bolte Taylor

Jill Bolte TAYLOR (1959-) estas usona neŭroanatomistino kaj specialistino pri postmorta analizo de la homa cerbo. Ŝi instruas ĉe la Universitata Lernejo de Medicino de Indianao (Indiana University School of Medicine), ŝi estas informistino de la Rimeda Centro de Histo de Harvard (Harvard Brain Tissue Resource Center) kaj neŭroanatomistino konsilantino de la Instituto de Protona Radioterapio de Mez-Okcidento (Midwest Proton Radiotherapy Institute).

La 10an de decembro 1996, vekiĝinte, doktorino Taylor ekkonsciis, ke ŝi estis spertanta maloftan formon de ikto, misformaĵon arterian-vejnan (MAV). Post tri semajnoj, la 27an de decembro 1996, ŝi eltenis gravan kirurgian operacion ĉe la Ĝenerala Malsanulejo de Masaĉuseco (Massachusetts General Hospital), por forigi hemoragion tiel granda kiel golfpilko, kiu premis en la centroj por parolo, en la maldekstra duonsfero de ŝia cerbo.

Doktorino Taylor skribis libron (kies originala titolo estas My Stroke of Insight: A Brain Scientist's Personal Journey), pri sia saniĝo kaj siaj personaj spertoj pri la cerba funkciado.

Riferimenti[redakti | redakti fonton]

1. Paĝaro de Doktorino Jill Bolte Taylor Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine

Ligiloj[redakti | redakti fonton]