Sun Myung Moon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sun Myung Moon
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo 문용명
Naskiĝo 6-an de januaro 1920 (1920-01-06)
en Nord-Pjongan
Morto 2-an de septembro 2012 (2012-09-02) (92-jaraĝa)
en Gapyeong County
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Sud-Koreio
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Familio
Edz(in)o Hak Ja Han • Choi Sun-kil
Infanoj Moon Sung-jin • Moon Ye-jin • Moon Hyo-jin • Moon Hae-jin • Moon In-jin • Moon Heung-jin • Moon Un-jin • Moon Hyun-jin • Moon Kook-jin • Moon Kwon-jin • Moon Sun-jin • Moon Young-jin • Moon Hyung-jin • Moon Yeon-jin • Moon Jeung-jin
Okupo
Okupo religiestro • entreprenistoverkisto
TTT
Retejo http://www.reverendsunmyungmoon.org/
vdr
Sun Myung Moon

Sun Myung MOON (korea lingvo: 문선명; n. 6-an de januaro 1920 en Seulo, m. 3-an de septembro 2012 Sud-Koreio) estas la fondinto de la Eklezio de la Unuiĝo. Krome li posedas plurajn firmaojn aparte en Sud-Koreio kaj Usono, interalie la konservativan gazeton The Washington Times kiun li fondis en 1982.

Lia agrara familio fariĝis kristana ĉirkaŭ 1930. Kiam li havis 16 jarojn, la juna Sun Myung preĝis al la Sinjoro por gvidado. Laŭdire, li ricevis mistikan vizion de Jesuo Kristo. Jesuo instigis lin, ke li kompletigu la originan mision de Jesuo. Por tio kun sia edzino li formas la t.n. sanktan paron.

Movado[redakti | redakti fonton]

Pliposte pastoro Moon fondis la Eklezion de la Unuiĝo (angle Unification Church). El tiu ĉi movado ekestis multege da organizaĵoj, kies interligoj ofte ne estas klaraj.

Unu el la nuntempe plej aktivaj membroj estas la t.n. Familia Federacio, eble pli ĝuste la Familiara Federacio.

Ankaŭ la enspezoj de iliaj movadoj ofte ne estas travideblaj; tio en kelkaj landoj kondukis al problemoj pri procesoj.

Se en certa lando pastoro Moon ne ricevas vizon por tie fari prelegvojaĝon, lia edzino anstataŭas lin. La anoj de ilia eklezio adoras ambaŭ kvazaŭ reprezentantojn de Dio: la Sankta Paro.

Agado[redakti | redakti fonton]

Pastoro Moon plurfoje celebris ege amasajn geedziĝo-ceremoniojn, en pluraj landoj, dum kiuj ofte geedziĝis pluraj miloj da paroj samtempe. Ofte interkulture. Se la estontaj kandidatoj ne mem scias trovi partnerojn, el proponitaj fotoj - post intensa preĝado - pastoro Moon elektas (laŭ ilia konvinko kun helpo de Dio) la kombinojn. Ili nur rekonas tradiciajn viro-virino-partnerecojn, kvankam ili ne aktive kontraŭas gejecon.

Tra la jaroj pastoro Moon tre aktive kontraŭbatalis komunismon. Ofte tio liveris al li politike dekstre-orientitajn amikojn inter la politikistoj de la mondo.

Ankaŭ interreligie pastoro Moon estis aktiva: sub aŭspicioj de lia Internacia Religia Fondaĵo okazis en diversaj regionoj de la mondo tra la jardekoj multe da studo- kaj diskuto-kunvenoj kun teologoj, akademianoj-fakuloj kaj politikistoj el plej diversaj landoj kaj religioj. Plurfoje tio estis por la partoprenantoj la unuaj konkretaj renkontiĝoj kun personoj de la aliaj religioj aŭ kulturoj.

Kaj kvankam pastoro Moon provis ĉie instrui ankaŭ siajn proprajn teologiajn konvinkiĝojn, tamen ofte tiaj diskutoj estis tute sencenzuraj.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La interreligia sub-movado, pere de universitatanoj diverskulturaj kaj diverslandaj, ankaŭ aperigis angle ampleksan antologion el sanktaj libroj de la ĉefaj religioj de la mondo pri difinitaj temoj: World Scripture; A Comparative Anthology of Sacred Texts (New York, 1991. Sanktaj Skriboj de la Mondo; Kompara Antologio el Sanktaj Tekstoj).

La instruaĵoj de Mun Son Mjung kanoniziĝis en la verko La Diaj Principoj aldone al liaj multaj paroladoj.