Cianobakterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cianobakterio
Nostoc commune
Biologia klasado
Domanio: Eubakterioj
Filumo: Cyanobacteria
Stanier 1974 ex Cavalier-Smith 2002
Ordoj

Oni nuntempe ŝanĝas la klasifiko.[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cianobakterioj (Cyanobacteria) estas grupo de bakterioj, kiuj akiras siajn energiojn el fotosintezo. La kloroplastoj de eŭkariotoj devenis el cianobakterioj. Specife, unue la kloroplasto de verda algo devenis el cianobakterio, kaj poste la kloroplastoj de ruĝaj algoj devenis el verda algo kaj la kloroplastoj de aliaj organizoj, kiel la brunaj algoj kaj aliaj heterokontoj kaj la eŭglenidoj kiel Euglena, devenis el verdaj algoj aŭ ruĝaj algoj. La plantoj estas idoj de verda algo.

La plej malnovaj fosilioj de cianobakterioj aĝas 3,5 miliardojn da jaroj kaj devenas el formacio Apex Basalt en Aŭstralio. Dum 1,5 miliardo da jaroj ili estis superinta vivoformo sur la tero kaj kreis la oksigenan atmosferon. Ĝis nun oni priskribis 241 genrojn.

La nomo estas derivita el la greka kyanos (verdeta).

Viviformoj[redakti | redakti fonton]

La cianobakterioj aperas kiel individuaj ĉeloj, kolonioj da ĉeloj aŭ kiel fibroj. Kelkaj fibroformoj konsistas el specialigitaj ĉeloj, t.n. heterocitoj, kiuj fiksas en si la aeran nitrogenon, kaj el akinetoj, kio estas ripozaj ĉeloj, kiuj ebligas transvivi malfavorajn periodojn.

Kelkaj cianobakterioj enhavas mukozajn poŝojn, en kiuj ili kapablas stoki diversajn substancojn (pigmentojn, kalkokristalojn) por protekti sin kontraŭ la suna radiado. La mukozaj poŝoj servas ankaŭ kiel obstaklo de kreskantaj epifitoj.

Fotosintezo[redakti | redakti fonton]

La fotosintezo okazas en tilakoidoj. La ĉefa fotosinteza pigmento ĉe cianobakterioj estas ĥlorofilo a, ĉe kelkaj genroj ankaŭ ĥlorofilo b. Aldonaj pigmentoj estas ksantofiloj kaj β-karoteno, kiuj helpas kapti radiadon en la blua parto de la luma spektro. Karotenoidoj plie protektas la ĉelojn kontraŭ efikoj de liberaj radikaloj. Pliaj pigmentoj estas fikobilinoj c-fikocianino, allofikocianino kaj c-fikoeritrino. Tiuj pigmentoj estas aranĝitaj en formacioj nomataj fikobilizomoj kaj troviĝantaj sur la surfaco de tilaokoidoj. La fikobilizomoj funkcias kiel antenoj kolektantaj lumon.

La cianobakterioj uzas ĉe fotosintezo akvon kiel donanton de elektronoj kaj karbonan dioksidon kiel fonton de karbono. Oksigeno estas ruba produkto. Ĉe kelkaj cianobakterioj konserviĝis kapablo fari fotosintezon en senoksigenaj, sed sulfanaj kondiĉoj, tiam kiel rubaĵo estiĝas sulfuro.

En grotoj kaj profundaj akvoj, kie aperas malmulte da lumo, cianobakterioj kapablas ŝanĝi la kvantajn rilatojn de fotosintezaj pigmentoj tiamaniere, ke iliaj lumkolektaj sistemoj kapablu kapti maksimumon de la alvenanta lumradiado - la kapablo estas nomata „ĥromata adaptiĝo“.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Cianobakterioj vivas preskaŭ ĉie sur la Tero, krom tute sekaj, varmegaj aŭ frostaj lokoj. Ili bezonas almenaŭ minimumon de fluanta akvo. Ili vivas en maroj, dolĉa akvo, grundo, sur rokoj, konstrulokoj aŭ en grotoj. Ili estas gravaj produktantoj de oksigeno kaj fiksantoj de aera nitrogeno en la tutmonda skalo.

Cianobakterioj ofte kiel unuaj koloniigas nove estiĝintajn ekologiajn lokojn, ekz. lafokampojn aŭ forlasitajn ŝtonminejojn, kaj preparas tiel vivkondiĉojn por aliaj organismoj. La kolonioj estas ofte videblaj per nuda okulo.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

Cianobakterioj havas gravan ekonomian signifon. Specio Arthrospira estas kultivata kaj rikoltata en Afriko kiel grava nutraĵfonto de la loĝantaro, en la okcidentaj landoj ĝi estas vendata kiel kompletiga nutraĵo sub la nomo Spirulina. Aziaj gastronomioj ilin uzas por saŭcoj kaj supoj, utiligataj estas ankaŭ en la medicino.

Se ili tromultiĝas en lagoj, precipe specioj produktantaj cianotoksinojn, ili alportas sanproblemojn por naĝantoj, kio damaĝas turismon. Purigi la akvon kostas grandajn sumojn kaj ili ofte baldaŭ revenas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahoren Oren (2004). "A proposal for further integration of the cyanobacteria under the Bacteriological Code". Int. J. Syst. Evol. Microbiol. 54: 1895-1902. COI:10.1099/ijs.0.03008-0 (en la angla)