James Cooke Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Cooke Brown
Persona informo
James Cooke Brown
Naskiĝo 21-an de julio 1921 (1921-07-21)
en Tagbilaran
Morto 13-an de februaro 2000 (2000-02-13) (78-jaraĝa)
en Ushuaia
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Minesoto vd
Profesio
Alia nomo Jim Brown vd
Okupo verkisto • romanisto • sociologo • ludodezajnisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dro James Cooke Brown (21-a de julio, 1921 - 13-a de februaro, 2000) estis sociologo kaj sciencfikcia aŭtoro, kreinto de la planlingvo loglano.

Lia sciencfikcia romano estas The Troika Incident (Doubleday, 1970).

Doktoro Brown kreis en relative juna aĝo tabloludon "Karieroj" ("Careers"), kiu iĝis tre populara en Usono. La monenspezo de produktado de tiu ludo ebligis lian aktivan interesiĝon pri tiaj neenspezigaj aferoj kiel lingvoprojektado.

En la lastaj jaroj de sia vivo li verkis malnete verkon pri ekonomiko, en kiu li proponis transiron de labor-merkato al merkato de laborlokoj. En la libro Brown komparas ekonomikon kun kunigo de kosmoŝipoj kaj, iom beletre, konkludas, ke komputiloj, kiuj povas precize kunigi du kosmoŝipojn, povas kunordigi ankaŭ la merkaton de laborlokoj.

Li mortis en Tierra del Fuego pro subita koratako, kiam kun sia edzino ĉirkaŭiris Sudan Amerikon en jaĥto. Ĝis la tago de sia morto li konservis klaran memoron kaj senton de humuro.

Trovu « James Cooke Brown » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]