Albert Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Hofmann
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1906 (1906-01-11)
en Baden
Morto 29-an de aprilo 2008 (2008-04-29) (102-jaraĝa)
en Burg im Leimental
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Familio
Edz(in)o Anita Hofmann
Okupo
Okupo kemiisto • verkisto de nefikcio
vdr

Albert HOFMANN (11-a de januaro 1906, Baden29-a de aprilo 2008, Burg im Leimental) estis svisa kemiisto, plej famkonata pro la malkovro de LSD.

En 1938 serĉante medikamenton por sangocirkulado li laboris pri derivaĵoj de lizerga acido, substanco el ergoto, kiu havas sangohaltigan efikon kaj estas uzata ekzemple post naskoj. Bestoj ricevintaj la substancon LSD-25 montris nur maltrankviliĝon. En dua serio, kvin jarojn poste, la 16-an de aprilo 1943, dum li studis denove la substancon li hazarde absorbis malgrandan kvanton de la medikamento tra siaj fingropintoj kaj malkovris ĝiajn potencajn efikojn. Li decidis fari mem-eksperimenton per iom pli granda dozo, la 19-an de aprilo 1943, kies protokolo tre famiĝis:

Citaĵo
 16:20 Prenado de la substanco
17:00 Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. - Per biciklo hejmen. De la 18-a – ĉ. 20-a gravega krizo. La lastajn vortojn mi povis skribi nur kun ekstrema peno. 
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD

Poste li priskribas halucinaciojn kaj kolorviziojn:

Citaĵo
 Nun mi iom post iom ekĝuis la ŝanĝiĝantajn kolorojn kaj formojn, daŭrantaj eĉ kun fermitaj okuloj. Kalejdoskope buntaj fantaziaj formoj altrudiĝis, fermiĝantaj kaj malfermiĝantaj cirkloj kaj spiraloj, disŝprucantaj kolorfontanoj, ordiĝantaj, kruciĝantaj, en konstanta fluo. Aparte strange, kiel ĉiuj akustikaj perceptoj, ekzemple la sono de porda anso aŭ de preterpasanta aŭto, fariĝis optikaj impresoj. Ĉiu sono generis laŭ formo kaj koloro korespondan vigle ŝanĝiĝantan bildon. 
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD

LSD estis komence surmerkatigata kiel medikamento psikoterapia por trakti alkoholismon kaj seksmisfunkcion.

Hofmann daŭre prenis malgrandajn dozojn de LSD dum multe de sia vivo, kaj ĉiam esperis trovi uzon por ĝi. En sia memoraĵo, li emfazis ĝin kiel "sanktan drogon": "Mi vidas la veran gravecon de LSD en la ebleco provizi materialan helpon al meditado celanta la mistikan sperton de pli profunda, ampleksa realeco." tamen, post la populariĝo de la drogo por celoj nemedicinaj, Hofmann nomis LSD sian problemfilon. Li koncedis, ke ĝi povus esti danĝera se misuzata, ĉar relative alta dozo de 500 mikrogramoj havos ekstreme potencan psikoaktivan efikon, precipe se administrita al unuafoja uzanto sen taŭga superrigardo.

En la 1960-aj jaroj LSD estas malpermesata de plej multaj registaroj.

La 29-an de aprilo 2008 Albert Hofmann mortis pro korinfarkto en sia domo en aĝo de 102 jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wasson, Robert Gordon / Hofmann, Albert / Ruck, Carl A. P. (1978): The Road to Eleusis: Unveiling the Secret of the Mysteries (Ethno-Mycological Studies, No. 4). Harcourt. ISBN 0-15-177872-8
  • Schultes, Richard Evans / Hofmann, Albert (1980): Plants of the Gods: Origins of Hallucinogenic Use. Random House / Arrow. ISBN 0-09-141600-0
  • Hofmann, Albert (1981): LSD, My Problem Child. McGraw-Hill. ISBN 0-07-029325-2
  • Hofmann, Albert (2001): LSD - Mein Sorgenkind. Klett-Cotta. ISBN 3-608-94300-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]