Xuánzàng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xuánzàng

Informoj
Verkoj: "Priskribo de la okcidentaj regionoj de la granda dinastio Táng" (大唐西域記)
Naskiĝo: 1-an de Januaro de 602 en Lŭojango, Dinastio Sui
 
Morto: 1-an de Januaro 664 (62 jarojn aĝa) en Tongchuan, Dinastio Tang
vdr
Xuanzang (murpentraĵo en la Dunhuang-kaverno, Ĉinio, 9-a jarcento)
Statuo de Xuanzang ĉe la granda pagodo de la sovaĝa ansero en Xi’an, Ĉinio

Xuánzàng (Esperante: Ŝuancang; ĉine 玄奘, pinjine: Xuánzàng; Hsüan-tsang; japane 玄奘三蔵, Genjō Sanzō; naskiĝis en 603; mortis en 664) estis budhista pilgrimanta monaĥo el Ĉinio, kiu de 629 ĝis 45 vojaĝis sur la Silka Vojo kaj en Hindio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Xuanzang devenis el Henan kaj ĝia familinomo estis Chen. 13-jara li fariĝis monaĥo, sed jam kelkajn jarojn poste li travojaĝis la landon. En 629, malgraŭ imperiestra malpermeso kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj, li forlasis Ĉinion por studi laŭ modelo de pli frua pilgrimmonaĥo nomita Faxian, kiu vojaĝis inter 399 kaj 412, en ties hejmlando Hindio.

Li vojaĝis laŭ la Silka Vojo tra Kumul, Samarkando kaj Balch kaj hejmenvojaĝanta tra Hotan). Inter 630 kaj 643 li vizitis Hindion kaj restis dum la lastaj ok jaroj, ĉefe ĉe la harŝoj. Li studis longe en Nalando kaj partoprenis en 643 kiel reprezentanto de Mahajano-budhismo en granda religia diskuto.

Kun dudek ĉevaloj, 657 budhistaj tekstoj kaj 150 relikvoj li ekvojaĝis reen al Ĉinio, kie li alvenis en 645 en Ŝjiano. La imperiestro Tang Taizong de la dinastio Tang subtenis lin finance, tiel ke Xuanzang povis traduki 74 sanktajn skribaĵojn el Sanskrito en la ĉinan. Inter ili troviĝis Nyāyamukha (649) kaj Nyāyapraveśa (647)), kiu grande partoprenis al la disvastigo de budhismo en Ĉinio.

Xuanzang verkis vojaĝpriskribon sub la titolo "Priskribo de la okcidentaj regionoj de la granda Tang-dinastio" (Da Tang Xiyu ji), kiu nuntempe ebligas koni la iaman Hindion. Liaj verkoj estis konservitaj en la pagodo de la granda sovaĝa ansero en Ŝjiano kaj li mem iĝis ĉefrolulo de la klasika ĉina romano "Pilgrimado al okcidento"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Manuskripto de ujgura traduko de biografio de Xuanzang far liaj disĉiploj Huili kaj Yencong (ankaŭ: Hwui kaj Yancong), 664 ĝis 668, troviĝas disigataj en tri diversajn kolektojn. Pli pri tio en la ttt-ejo de la Muzeo Guimet, Parizo - vidu ĉe eksteraj ligiloj. Estas nekonata ĉu ekzistas moderna traduko el tiu fonto.
  • A biography of the Tripitaka master of the great Ci'en Monastery of the great Tang dynasty / translated from the Chinese of Sramana Huili and Shi Yancong ; by Li Ronĝi. Berkeley, Calif., Numata Center for Buddhist Translation and Research, 1995. (Hui-li. Ta T'ang Ta tz'u en ssu San-tsang-fa-shih chuan. angle.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]