Andreas Silbermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Silbermann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1678 (1678-05-16)
en Kleinbobritzsch
Morto 16-an de marto 1734 (1734-03-16) (55-jaraĝa)
en Strasburgo
Ŝtataneco Elektoprinclando SaksioReĝlando Francio
Memorigilo Andreas Silbermann
Familio
Frat(in)o Gottfried Silbermann
Infanoj Johann Andreas Silbermann • Johann Daniel Silbermann • Johann Heinrich Silbermann
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Andreas SILBERMANN, (* 16-a de majo 1678 en Kleinbobritzsch (Saksio), † 16-a de marto 1734 en Strasburgo) estis orgenkonstruisto de la barokepoko en Alzaco.

En la aĝo de 13 jaroj Silbermann komencis lernoservi en Freiberg ĉe lignaĵisto majstro Georg Lamperius. Laŭ nuna stato de la esploro ankoraŭ ne klaras, kie Silbermann ellernis la orgenkonstruon; povus esti en Dresdeno.

En 1701 Silbermann ekloĝis en Strasburgo kaj ricevis ties civitanecon jaron poste. Sekvajare lia frato Gottfried alvenis al li en Strasburgo kaj ellernis de li la orgenkonstruon. En 1703 li konstruis kune kun sia frato Gottfried Silbermann orgenon por la monaĥejo Sainte-Marguerite.

Kiam lia frato Gottfried reiris al Dresden, Silbermann restis sola en Strasburgo kaj plufunkciigis la metiejon. La sekvontajn jarojn li edziĝis kaj ekhavis tri filojn: Johann Andreas Silbermann, Johann Daniel Silbermann kaj Johann Heinrich Silbermann. Ĉiuj tri filoj decidiĝis ellerni la patran profesion. Johann Andreas eĉ iĝis lia posteulo.

En la aĝo de 56 jaroj Andreas Silbermann mortis la 16-an de marto 1734 en Strasburgo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li konstruis ekzemple la orgenojn en Straßburg en la Vilhelmo-preĝejo, preĝejo Sankta Aŭrelia, Rosheim, Colmar kaj Ebersmünster. La orgenoj, kiujn li konstruis kune kun sia frato Gottfried, estas konataj kiel Silbermann-orgeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]