Hormono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glukagono

Hormono (el la helena participo ὁρμῶν "movanta") estas ia membro el klaso de ĉel-signalantaj molekuloj produktataj de glandoj en plurĉelaj organismoj, kiujn portas la kardiovaskula sistemo por celi malproksimajn organojn por reguligi fiziologion kaj konduton. Hormonoj havas diversajn kemiajn strukturojn, ĉefe el tri klasoj: eikosanoidoj, steroidoj, kaj aminoacidaj/proteinaj derivaĵoj (aminoj, peptidoj, kaj proteinoj). La glandoj, kiuj sekrecias hormonojn, konsistigas la endokrinan signalan sistemon. La termino hormono estas fojfoje etendata por inkludi kemiaĵojn produktatajn de ĉeloj, kiuj efikas la saman ĉelon (aŭtokrinojintrakrinoj) aŭ proksimajn ĉelojn (parakrinoj).

Hormonoj estas uzataj en komunikado inter organoj kaj histoj por reguligi fiziologiajn kaj kondutajn procezojn, ekzemple digeston, spiron, histan funkcion, sentuman percepton, dormon, ekskrecion, laktadon, streson, kreskadon kaj disvolviĝon, movan kunordiĝon, reprodukton, kaj humoron.[1][2] Hormonoj efikas malproksimajn ĉelojn per ligiĝo al specifaj ricevantaj proteinoj en la celita ĉelo, rezultigante ŝanĝiĝon de ĉela funkcio. Kiam hormono ligiĝas al sia ricevanto, ĝi rezultigas aktiviĝon de signaltransdukta vojo. Tio povas konduki al tipspecifaj ĉelaj respondoj, kiuj inkludas rapidajn negenomajn efikojn aŭ pli malrapidajn genomajn respondojn, kie la hormonoj, agante per siaj ricevantoj, aktivigas genan transskribon, rezultigante plian genekspresion de celitaj proteinoj. Aminoacid-bazitaj hormonoj (aminoj kaj peptidaj aŭ proteinaj hormonoj) estas solveblaj en akvo kaj agas al la surfacoj de celitaj ĉeloj per duarangaj mesaĝantoj; steroidaj hormonoj, estante solveblaj en lipidoj, moviĝas tra la plasmaj membranoj de celitaj ĉeloj (kaj citoplasmaj kaj nukleaj) por agi en iliaj nukleoj.

Hormona sekrecio povas okazi en multaj histoj. Endokrinaj glandoj estas la ĉefa ekzemplo, sed ankaŭ specialigitaj ĉeloj en diversaj aliaj organoj sekrecias hormonojn. Hormona sekrecio okazas responde al specifaj biokemiaj signaloj de diversa gamo de reguligaj sistemoj. Ekzemple, serokalcia koncentriĝo efikas paratiroidahormonan sintenzon; sangosukero (sera koncentriĝo de glikozo) efikas insulinan sintezon; kaj ĉar la eligoj el la gastro kaj eksokrina pankreato (la kvantoj de gastra acido kaj pankreata acido) iĝas la eligoj el la maldika intestino, la maldika intestino sekrecias hormonojn por stimuli aŭ malhelpi la gastron kaj pankreaton laŭ sia aktiveco. Reguligado de hormona sintezo de gonadaj hormonoj, adrenokortikaj hormonoj, kaj tiroidaj hormonoj ofte dependas de komplikaj aroj de rektainfluaj kaj retrokuplaj interagoj, kiuj koncernas la hipotalamo-hipofizo-adrenalan, hipotalamo-hipofizo-gonadan, kaj hipotalamo-hipofizo-tiroidan aksojn.

Post sekrecio, iuj hormonoj, inkludante proteinajn hormonojn kaj katekolaminojn, estas solveblaj en akvo kaj tial facile portataj per la cirkula sistemo. Aliaj hormonoj, inkludante steroidajn kaj tiroidajn hormonojn, estas solveblaj en lipidoj; por permesi sian vastan distribuiĝon, tiuj hormonoj devas ligiĝi al portantaj plasmaj glikoproteinoj (ekzemple tiroksin-liganta globulino) por formi peranto-proteinajn kompleksojn. Iuj hormonoj estas tute aktivaj kiam liberigitaj en la sangon (ekzemple insulino kaj kreskaj hormonoj), sed aliaj estas prohormonoj, kiuj devas esti aktivigitaj en specifaj ĉeloj per serio de aktivigaj paŝoj, kiuj ofte estas tre reguligitaj. La endokrina sistemo sekrecias hormonojn rekte en la sangon, tipe en fenestritaj kapilaroj, kaj la ekzokrina sistemo sekrecias siajn hormojn nerekte per duktoj. Hormonoj kun parakrina funkcio difuziĝas tra la interstican spacon al proksimaj celitaj histoj.

La scienco de la hormono nomiĝas endokrinologio.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Hormona signalado ampleksas la jenajn paŝojn:[3]

  1. Biosintezo de specifa hormono en specifa histo
  2. Konservado kaj sekrecio de la hormono
  3. Transporto de la hormono al la celita(j) ĉelo(j)
  4. Rekono de la hormono fare de asociata ĉela membrano aŭ enĉela ricevanta proteino
  5. Plusendo kaj plivastigo de la ricevita hormona signalo per procedo de signala transdukto: Tio sekve kondukas al ĉela respondo. La reago de la celitaj ĉeloj povas tiam esti rekonataj de la originalaj hormon-produktaj ĉeloj, kondukante al subenregulo de hormona produktado. Tio estas ekzemplo de homeostaza negativa responda ciklo.
  6. Disigo de la hormono.

Hormonaj ĉeloj tipe havas specialan ĉelan tipon, ekzistante en specifa endokrina glando, ekzemple la tiroida glando, ovarioj, kaj testikoj. Hormonoj eliras siajn originajn ĉelojn per eksocitozo aŭ alia rimedo por membrana transporto. La hierarkia modelo estas trosimpligo de la hormona signala procedo. Ĉelaj ricevantoj de specifa hormona signalo povas esti el pluraj ĉelaj tipoj, kiuj ekzistas en multaj malsamaj histoj, kiel en la kazo de insulino, kiu kaŭzas diversan gamon da sistemaj fizologiaj efikoj. Malsamaj histaj tipoj ankaŭ povas respondi malsame al la sama hormona signalo.

Reguligo[redakti | redakti fonton]

La rapideco de la hormonaj biosintezo kaj sekrecio estas ofte reguligata per homeostaza reg-meĥanismo per negativaj respondoj. Tia meĥanismo dependas de faktoroj, kiuj influas la metabolismon kaj ekskrecion de hormonoj. Tiel pli altaj koncentriĝoj de hormonoj sole ne povas aktivigi la negativ-respondan meĥanismon. Negativa respondo devas esti aktivigita per troprodukto de iu "efiko" de la hormono.

Hormona sekrecio povas esti stimulata kaj inhibata per:

  • Aliaj hormonoj (stimulantajliberigantaj hormonoj)
  • Plasmaj koncentriĝoj de jonoj aŭ nutraĵoj, kune kun ligantaj globulinoj
  • Neŭronoj kaj cerba aktiveco
  • Mediaj ŝanĝoj, ekz. de heleco aŭ varmeco

Unu speciala grupo de hormonoj estas la ŝanĝaj hormonoj, kiuj stimulas la hormonan produktadon de aliaj endokrinaj glandoj. Ekzemple, la tiroid-stimulanta hormono (TSH) kaŭzas kreskadon kaj plian aktivecon de alia endokrina glando, la tiroido, kiu kaŭzas plian eligon de tiroidaj hormonoj.

Por liberigi aktivajn hormonojn rapide en la cirkulan sistemon, hormonaj biosintezaj ĉeloj povas produkti kaj konservi biologie neaktivajn hormonojn forme de prahormonojprohormonoj. Tiuj povas esti rapide konvertitaj al sia aktiva hormona formo responde al specifa stimulanto.

Eikosanoidoj rolas kiel lokaj hormonoj. Ili estas konsiderataj kiel "lokaj" ĉar ili posedas specifajn efikojn al celitaj ĉeloj proksimaj al la loko, kie ili formiĝas. Ili ankaŭ havas mallongan disiĝan ciklon, certigante, ke ili ne atingos distajn lokojn en la korpo.[4]

Ricevantoj[redakti | redakti fonton]

La maldekstra diagramo montras steroidan (lipidan) hormonon, kiu (1) eniras ĉelon kaj (2) ligas sin al ricevanta proteino en la nukleo, kaŭzante (3) mRNA-sintezon, la unuan paŝon de proteina sintezo. La dekstra flanko montras proteinajn hormonojn, kiuj (1) ligas sin al ricevantoj, kiuj (2) komencas transduktan vojon. La transdukta vojo finiĝas (3) kun la aktivigo de transskribaj faktoroj en la nukleoj kaj la komenco de proteina sintezo. En ambaŭ diagramoj, a estas la hormono, b estas la ĉela membrano, c estas la citoplasmo, kaj d estas la nukleo.

La plimulto da hormonoj komencas ĉelan respondon unue ligante sin al aŭ ĉelmembran-asociatajn aŭ enĉelajn ricevantojn. Ĉelo povas havi diversajn specojn de ricevanto, kiuj rekonas la saman hormonon sed aktivigas malsamajn signaltransduktajn vojojn, aŭ ĉelo povas havi diversajn specojn de ricevanto kaj aktivigi la saman bioĥemian vojon.

Ricevantoj por la plimulto da peptidoj kaj ankaŭ multaj eikosanoidaj hormonoj estas enfiksitaj en la plasma membrano ĉe la surfaco de la ĉelo; la plimulto de tiuj ricevantoj apartenas al la klaso G-protein-kuplitaj ricevantoj (GPKR) de sep alfa-helicaj transmembranaj proteinoj. La interagado de hormono kaj ricevanto tipe komencas kaskadon da duarangaj efikoj en la citoplasmo de la ĉelo, ofte inkludante fosforilacion aŭ malfosforilacion de diversaj aliaj citoplasmaj proteinoj, ŝanĝojn de jonkanala permeableco, aŭ pliajn koncentriĝojn de enĉelaj molekuloj, kiuj povas roli kiel duarangaj mesaĝantoj (ekz. cikla adenozina monofosfato). Iuj proteinaj hormonoj ankaŭ interagas kun enĉelaj ricevantoj lokitaj en la citoplasmo aŭ nukleo per intrakrina mekanismo.

Por steroidaj aŭ tiroidaj hormonoj, iliaj ricevantoj estas en la citoplasmo de la celita ĉelo. Tiuj ricevantoj apartenas al la familio de nukleaj ricevantoj de transskribaj faktoroj aktivigataj per ligandoj. Por ligi sin al siaj ricevantoj, tiuj hormonoj devas unue transiri la ĉelan membranon. Ili povas fari tion pro tio, ke ili estas solveblaj en lipidoj. La kombinita komplekso de hormono kaj ricevanto tiam moviĝas trans la nuklean membranon en la nukleon de la ĉelo, kie ĝi ligiĝas al specifaj DNA-sekvencoj, reguligante la esprimon de iuj genoj kaj tiel pliigante la nivelojn de la proteinoj kodigitaj de tiuj genoj.[5] Tamen ne ĉiuj steroidaj ricevantoj estas en la ĉelo; iuj estas asociataj kun la plasma membrano.[6]

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Hormonoj faras la jenajn efikojn al la korpo:

Hormono ankaŭ povas reguligi la produktadon kaj liberigon de aliaj hormonoj. Hormonaj signaloj regas la internan medion de la korpo per homeostazo.

Kemiaj klasoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar hormonoj estas funkcie difinitaj anstataŭ strukture, ili povas havi diversajn kemiajn strukturojn. Hormonoj ekzistas en plurĉeluloj (plantoj, bestoj, fungoj, brunalgoj kaj ruĝalgoj). Tiuj kombinaĵoj ekzistas ankaŭ en unuĉeluloj, kie ili povas agi kiel signalantaj molekuloj,[7][8] sed ne estas interkonsento, ĉu ili tiukaze povas nomiĝi hormonoj.

Bestaj hormonoj[redakti | redakti fonton]

Vertebrulaj hormonoj estas grupigitaj en tri ĉefajn kemiajn klasojn:

Kompare kun vertebruloj, insektoj kaj krustuloj posedas multe da strukture nekutimaj hormonoj, ekzemple la seskviterpenoido junaĝa hormono.[11]

Plantaj hormonoj[redakti | redakti fonton]

Plantaj hormonoj inkludas abscisan acidon, aŭksinon, citokininon, etenon, kaj giberelinon.

Terapia uzo[redakti | redakti fonton]

Multaj hormonoj kaj ankaŭ iliaj strukturaj kaj funkciaj analogaĵoj estas uzataj kiel kuraciloj. La plej ofte preskribataj hormonoj estas estrogenoj kaj progestogenoj (kiel metodoj de hormona kontraŭkoncipo kaj kiel hormona anstataŭiga terapio),[12] tiroksino (kiel levotiroksino, por hipotiroidismo) kaj steroidoj (por imunsistemaj malsanoj kaj diversaj spiraj perturboj). Insulino estas uzata de multaj diabetuloj. Lokaj preparaĵoj uzataj en otolaringologio ofte enhavas farmakologiajn ekvivalentojn de adrenalino, dum kremaĵoj el steroidoj kaj vitamino D estas vaste uzataj en dermatologia praktiko.

"Farmakologia dozo" aŭ "superfiziologia dozo" de hormono estas medicina termino, kiu temas pri kvanto de hormono multe pli granda ol tia, kia nature okazas en sana korpo. La efikoj de farmakologiaj dozoj de hormonoj povas esti malsamaj ol respondoj al nature okazantaj kvantoj kaj povas esti terapie utilaj, kvankam ne sen eventuale malutilaj kromefikoj. Ekzemplo estas la kapablo de farmakologiaj dozoj de glukokortikoidoj por subpremi inflamon.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Sekretino estis la unua hormono identigita.[13] En 1902, William Bayliss kaj Ernest Starling studis kiel la nerva sistemo regas la digestan procezon.[14] Oni sciis tiam, ke la pankreato sekrecias digestajn fluojn responde al la paso de manĝaĵo (ĥimo) tra la pilora sfinktero en la duodenon. Ili malkovris (per tranĉo de ĉiuj nervoj al la pankreato en siaj eksperimentaj bestoj), ke tiun procezon ne fakte regas la nervosistemo. Ili determinis, ke substanco sekreciata de la intesta subhisto stimulas la pankreaton post transportiĝo per la sango. Ili nomas tiun intestan sekrecion sekretino. En 1905 Bayliss nomis tiajn "ĥemiajn perantojn" hormonoj.[15]

Listo de hormonoj[redakti | redakti fonton]

Listo de hormonsekrecigaj glandoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neave N. (2008) Hormones and behaviour: a psychological approach. Cambridge: Cambridge Univ. Press. ISBN 978-0521692014.
  2. Hormones. MedlinePlus. U.S. National Library of Medicine.
  3. (2001) Endocrinology: an integrated approach. Oxford: Bios Scientific Publ.. ISBN 978-1-85996-252-7.
  4. "Eicosanoids". www.rpi.edu. Retrieved 2017-02-08.
  5. (1996) “Transcriptional regulation by steroid hormones”, Steroids 61 (4), p. 240–251. doi:10.1016/0039-128X(96)00030-X. 
  6. Hammes SR (2003). “The further redefining of steroid-mediated signaling”, Proc Natl Acad Sci USA 100 (5), p. 21680–2170. doi:10.1073/pnas.0530224100. 
  7. Lenard J (1992). “Mammalian hormones in microbial cells”, Trends Biochem. Sci. 17 (4), p. 147–50. doi:10.1016/0968-0004(92)90323-2. 
  8. Janssens PM . “Did vertebrate signal transduction mechanisms originate in eukaryotic microbes?”, Trends in Biochemical Sciences 12, p. 456–459. doi:10.1016/0968-0004(87)90223-4. 
  9. Eicosanoid Synthesis and Metabolism: Prostaglandins, Thromboxanes, Leukotrienes, Lipoxins. Alirita 2017-02-07.
  10. Marieb, Elaine. (2014) Anatomy & physiology. Glenview, IL: Pearson Education, Inc. ISBN 978-0321861580.
  11. (2005) “Hormone signaling in evolution and development: a non-model system approach”, BioEssays 27 (1), p. 64–75. doi:10.1002/bies.20136. 
  12. Hormone Therapy. Cleveland Clinic.
  13. (2002) “Sekretin - det første hormon”, Ugeskrift for Laeger (Danish) 164 (3), p. 320–5. Ŝablono:INIST. 
  14. (1902) “The mechanism of pancreatic secretion”, The Journal of Physiology 28 (5), p. 325–53. doi:10.1113/jphysiol.1902.sp000920. 
  15. Hirst, BH (2004), "Secretin and the exposition of hormonal control", J Physiol 560: 339, doi:10.1113/jphysiol.2004.073056, PMC 1665254, PMID 15308687. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]