Plano (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 285 494  (2020) [+]
Loĝdenso 1 530 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 3′ N, 96° 45′ U (mapo)33.05-96.75Koordinatoj: 33° 3′ N, 96° 45′ U (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Areo 186,545001 km² (1 865 4.5 001 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Plano (Teksaso)
Plano (Teksaso)
DEC
Plano
Plano
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Plano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plano, Texas [+]
vdr


Plano estas urbego en Usono, en subŝtato Teksaso. Lokata ĉefe en la kantono de Collin, ĝi estas riĉa norda suburbo de Dallas (Teksaso). La loĝantaro estis 222030 en la Usona popolnombrado de 2000, do ĝi estis la naŭa plejgranda urbo en Teksaso. Plano estas en la Dallas/Fort Worth metropola areo, komunuze nomata “the metroplex.” Plano enhavas multajn firmaajn stabejojn, kiel Ericsson Inc, Perot Systems, Electronic Datas Systems, Frito-Lay, Cinemark Theatres, UGS kaj JCPenney.

La areo kie troviĝas Plano.

En 2005, Plano estis markita kiel la plej bona loko por loĝi en la okcidenta Usono por la CNN ’’Money)’’ revuo. Ĝi estis markita la dekunua plejbona loko por loĝi en la tuta lando por la sama revuo en 2006. [1] Plano ankaŭ havas tre bonajn lernejojn ke konsekvence estas en la plejalta procento de la nacio. Laŭ la revuo ‘’Money’’ ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj en la nacio, kun malriĉeca rango malpli ol 6,4 %.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plano situas en la suda parto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso, en la sudokcidenta parto de la kantono. Frisco (Teksaso) troviĝas 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1840, pluraj kvitiĝantoj venis al la areo ĉirkaŭ Plano. Pluraj proksimaj industrioj alportis pli da homoj al la areo. La nomo de la urbo venas de la hispana vorto “plano”, kiu signifas “plata,” kiel la tereno de Plano. Ĉi nomo estis akceptita por la poŝtoficejo kaj “Plano” naskiĝis.

Dum 1872, la kompleteco de la Houston kaj Teksasa fervoja helpis la urbon kreski, aldonanta pli ol 500 homojn al la loĝantaro antaŭ ol 1874.

En 1881, granda fajro iris tra la centra komerca distrikto, brulanta kaj detruanta la plejmulton de la konstruadojn. Sed la urbo estis rekreigita kaj la komerco floris denove en la 1880s. En 1895 la Plano Sendependa Lerneja Distriko (PISD) estis formita.

La loĝantaro de Plano unue kreskis malrapide, kun 1,304 civitanoj en 1900 kaj 3 695 en 1960. En 1970, tamen, la loĝantaro de Plano ekkreskis multe post la Dua mondmilito. En 1970, la loĝantara numero atingis 17 872 kaj en 1980, la loĝantaro kreskegis al 72 000 homoj. Dum la 1980s, multe da grandaj industrioj movigis iliajn stabejojn al Plano, inkluzive de JC Penney kaj Frito-Lay, kiuj helpis la urbo kreski plu. En 1990, la loĝantaro atingis 128 713 homoj. Antaŭ ol 2000, la loĝantara numero preskaŭ duoblis denove al 222 030, kaj ĝi tiam estis unu el la plej grandaj suburboj en la Dallas areo. Po 2005, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 250 096.

Gravaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas listo de paseaj kaj nunaj civitanoj kiu famiĝis en aŭ ekstere de la urbo:

Komerco[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi firmaoj havas stabejojn en Plano:

80 % de eksteraj vizitantoj venas al Plano pro komerco, ĉar multe da stabejoj estas lokita en Plano. Plano loke estas fama pro ĝia balona festo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Estas 70 publikaj lernejoj, 16 nepublikaj lernejoj, unu kolegio (Collin County Community College), kaj 6 bibliotekoj en Plano. [2] Arkivigite je 2009-12-04 per la retarkivo Wayback Machine.

La plejmulto de Plano estas servita por la Plano Sendependa Lerneja Distriko. Plano havas unikan gimnazian sistemon, kie la gradoj 9-10 iras al gimnazio kaj la gradoj 11-12 iras al dojena gimnazio.

Estas tri dojenaj gimnazioj (11-12) en PISD; Plano East, Plano Senior, kaj Plano West.