Els de Groen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Els de Groen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1949 (1949-12-23) (74-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Europe Transparent vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto • literaturkritikisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • instruisto vd
Laborkampo eseo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Els de Groen-Kouwenhoven (kutime pli mallonge nomata nur Elly respektive Els de Groen), naskiĝinta la 28-an de decembro 1949 en Hago, estas nederlanda politikistino. Ŝi membras en la partio Europa Transparent, kiu apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA), kaj estas membro de la Eŭropa Parlamento.

Ene de la EP, ŝi estas ano de la komitatoj pri civila libero kaj pri peticioj, kaj ankaŭ de la delecagio por la integrigo de Bulgario en la Eŭropan Union.

Antaŭ ol koncentriĝi pri eŭropa politiko, ŝi estis instruistino pri la franca lingvo (1970-1975), poste verkisto kaj eseisto, redaktisto de infanlibroj (1985-1992) kaj poste eldonisto de la infana suplemento de la gazeto Algemeen Dagblad ("Ĝenerala Ĵurnalo"). Dum pli ol 20 jaroj ŝi laboris por politikaj gazetoj, kaj verkis plurajn nederlandlingvajn librojn - kaj fikciajn kaj nefikciajn. Pluraj literaturaj premioj estis atribuitaj al ŝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]