Aventino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aventino
monteto [+]

Supermara alteco46,6 m s.l.m. [+]
Koordinatoj41° 53′ 0″ N, 12° 29′ 0″ O (mapo)41.88333333333312.483333333333Koordinatoj: 41° 53′ 0″ N, 12° 29′ 0″ O (mapo)

Aventino (Romo)
Aventino (Romo)
DEC
Aventino
Aventino

Map
Aventino
Vikimedia Komunejo:  Aventine Hill [+]
vdr
La sep montetoj de Romo

La Aventino (itale Monte Aventino, latine Mons Aventinus) estas la plej suda el la sep montetoj de Romo. Ĝia plej fama vidindaĵo estas la preĝejo Santa Sabina, sed ankaŭ Santa Maria del Priorato, la preĝejo de la priorato de la Malta Ordeno.

Laŭ la romia mitologio la fratoj Romulo kaj Remo decidis pri la regno de Romo: Remo sur la Aventino, Romulo sur la Palatino. Remo estis ankaŭ entombigita sur la Aventino post kiam lia frato murdis lin. Tiel jam de la komenco decidiĝis la diferenco inter Palatino kaj Aventino: sur la unua la gajnintoj sur la dua la malgajnintoj.

En la antikva Romo la Aventino, kontraŭe al la Palatino estis loĝejo de malriĉuloj kaj de la subaj sociaj tavoloj.

Sur la Aventino troviĝis templo de la lundiino Luna. En la jaro 396 a.K. kultbildo de Juno, devena el la venkita etruska urbo Veji, estis starigita en templo de la diino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

41° 53′ n. Br., 12° 29′ ö. L. Mapo