Ray Tomlinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Tomlinson
Persona informo
Naskonomo Raymond Samuel Tomlinson
Naskiĝo 23-an de aprilo 1941 (1941-04-23)
en Amsterdamo
Morto 5-an de marto 2016 (2016-03-05) (74-jaraĝa)
en Lincoln
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Politeknika Instituto RensselaerMasaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo programistoinventisto • patent inventor • komputosciencisto • dezajnisto
TTT
Retejo http://openmap.bbn.com/~tomlinso/ray/home.html
vdr

Raymond Samuel TOMLINSON (naskiĝis la 2-an de oktobro 1941, mortis la 5-an de marto 2016[1]) estas konsiderata la inventinto de la retpoŝto.

Tomlinson studis elektroteknikon en la Rensselaer Polytechnic Institute kaj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Kiel studento, en la jaro 1960, li unuafoje dediĉis sin al la kreado de komputilprogramoj.

Post sia studado li laboris kiel komputilteknikisto en la firmao Bolt, Beranek and Newman (BBN) en Kembriĝo (Masaĉuseco), t. e. privata entrepreno, kiu partoprenis en kreado de ARPANET en 1968, retejon, el kiu poste iĝis la Interreto.

Unue estiĝis CPYNET, protokolo, kiu transdonis datumojn inter konektitaj komputilaj sistemoj. Por doni al ĝi la povon, sendi mesaĝojn, Tomlinson uzis la programon SNDMSG, kiu estis kreita por la loka uzo. Tomlinson kombinis CPYNET kaj SNDMSG, kaj por distingi inter ricevonto kaj komputilo, li elektis la simbolon @, kiu ĝenerale ne estis uzata por aliaj celoj.

En la jaro 1971 Tomlinson prezentis sian programon al siaj kolegoj kaj li sendis unuan retmesaĝon. La enhavo de la unua retmesaĝo ne plu estas konata.

La pluevoluigon de la retpoŝto Tomlinson ne plu partoprenis.

Referenco[redakti | redakti fonton]