Henry Rider Haggard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Rider Haggard
Persona informo
H. Rider Haggard
Naskiĝo 22-an de junio 1856 (1856-06-22)
en Bradenham
Morto 14-an de majo 1925 (1925-05-14) (68-jaraĝa)
en Londono
Tombo Church of St Mary, Ditchingham vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Ipswich School vd
Subskribo Henry Rider Haggard
Familio
Patro William Meybohm Rider Haggard vd
Patrino Ella Doveton vd
Edz(in)o Mariana Louisa Margitson vd
Infanoj Lilias Rider Haggard • Arthur John Rider Haggard • Agnes Angela Rider Haggard • Sybil Dorothy Rider Haggard vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • prozisto vd
Aktiva dum 1882– vd
Verkado
Verkoj King Solomon's Mines ❦
Ŝi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry Rider HAGGARD (naskiĝis la 22-an de junio 1856 en Bradenham Hall, Norfolk, Anglio; mortis la 14-an de majo 1925 en Londono) estis brita verkisto kaj reprezentanto de la angla aventura romano de la 19-a jarcento. Lia plej konata verko estas King Solomon's Mines. En la angla oni ofte mallongigas lian personan nomon: H. Rider Haggard.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Luno de Izrael (Moon of Israel), rakonto pri la eliro. El la angla tradukis Edward S. Payson kaj Montagu C. Butler. Londono: Esperanto Publ. Co., 1928. 219 paĝoj. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.
    • Citaĵo
       Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla. 
      — Akademia Raporto 1930.
    • Citaĵo
       En la historio de antikvaj tempoj ne ekzistas iu pli grnva kaj pli rimarkinda epizodo ol la liberigo de la izraelidoj el la egipta sklaveco (vidu: Malnova Testamento, Dua libro, Eliro), ilia kvardekjara migrado en la dezerto kaj la legendo pri la monto Sinai, de sur kiu Mozeo prezentis al sia popolo la dek ordonojn, kiuj ĝis la nunaj tagoj estas la fundamento de ĉiu etika kaj sociala leĝoj. Novaj arkeologiaj trovoj, precipe papirusoj ŝajnas dokumenti, ke la faraono, sub kies regado okazis la dek plagoj en Egiptujo kaj la eliro de la izraelidoj, ne estis Seti Menepta, la filo de Ramzes la Granda, sed lia nevo Amenzes, la uzurpulo de la trono, verfŝajne pereinta en Ruĝa Maro. Laŭ rakonto de skribisto Ana estis princo Seti bonkora, lojala, liberale pensanta viro. Kontraŭ la volo de sia patro li obstine pledis por liberigo de la izraelidoj, pro kio la patro deklaris, nuligi lian heredan rajton al la duobla krono, kaj nomis sian nevon „la sidonto sur la Egipta trono". Post la morto de Ramzes la uzurpulo-faraono kruele traktis la sklavigitan popolon kaj malgraŭ la teruraj plagoj obstinis kontraŭ ilia liberigo. La historion kaj kulturon de tiu epoko, la religian vivon de la egiptoj, la morojn en la faraona kortego kaj intrigojn de korteganoj, la karakteron kaj agon de sorĉistoj kaj pastroj, la suferadon de la izraelidoj kaj la individuecon de iliaj ĉefuloj (profetoj) tre interese priskribas la aŭtoro. La romanecan temon de la libro prezentas al ni la amo inter princo Seti kaj la heroina hebrea knabino Merapi, nomata Luno de Izrael, kiel ankaŭ la fidela amikeco inter ia princo kaj la skribisto Ana. Post la fama romano de Prus „La Faraono", tradukita de Kabe, estas ĉi tiu verko la dua egiptologia romano, aperinta en Esperanto. Haggard (1856-1925), la aŭtoro (mi citas el lelero de samideano Butler) „vojaĝis tra la tuta mondo, sed speciale inleresiĝis pri Sud-Afriko, Egiptujo kaj indiĝenaj problemoj. Li verkis 65 librojn, plejparte romanojn. Luno de izrael aperis en angla lingvo en 1918. La verko baziĝas sur la dua libro „Eliro“ de la Malnova Testamento kaj krome sur arkeologiaj kaj egiptologiaj scioj de la talenta aŭtoro.“ La Eldona Asocio Esperantista en London meritas sinceran dankon pro la aperigo de ĉi tiu tre leginda verko, laŭ enhavo kaj eksteraĵo distinge pliriĉiganta nian literaturon. La traduko estas ĝenerale perfekta kaj esperante bonstila. Nur kelkloke troviĝas vortoj kaj esprimoj, kiuj sin prezentas laŭ nacia idiomo. Preseraroj entute kvin. Ofte manko aŭ malĝuMa lokigo de komoj. Mi esperas, ke baldaŭa disvendo de la libro instigos la eldonantojn al plua samkvalita entrepreno. D-ro Sos.Aŭstria Esperantisto n049 (dec 1928) 

-