Serĝo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serĝo la 3-a
119-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 3-a de februaro 0904 [#]
ĝis 14-a de aprilo 0911 [#]
Antaŭulo Leono la 5-a
Sekvanto Anastazio la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 860
en Romo
Morto 14-an de aprilo 911 (0911-04-14)
en Romo
Mortokialo veneno [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Familio
Amkunulo Marozia vd
Idoj Johano la 11-a vd
kontraŭpapo
Dum 898
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Serĝo la 3-a, latine Sergius III, naskiĝis en Romo nekonatan daton kaj mortis 911. Li estis papo de 904 ĝis sia morto. Li estis grafo de Tusculum, subdiakono kaj episkopo. En jaro 898 li estis elektita kontraŭpapo, Johano la 9-a ekskomunikigis lin. En 904 li estris ribelon kontraŭ kontraŭpapo Kristoforo, kiu regis la eklezion ekde la morto de Leono la 5-a 903, kaj arestis kaj mortigis lin. Poste, li kroniĝis papo.

La elektado de Serĝo la 3-a komencas periodon nomata "pornokratio", kiam la koramikinoj de papo havis grandan povon kaj influon. Li estis (eble) patro de papoj Johano la 11-a kaj Anastazio la 3-a.