Hermann Friedrich Gräbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gräbe, Hermann Friedrich
Persona informo
Naskiĝo 19-a de junio 1900
en Gräfrath ĉe Solingen
Morto 17-a de aprilo 1986
en San Francisco
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioUsono
Memorigilo Hermann Friedrich Gräbe
Okupo
Okupo inĝeniero • rezistobatalanto
vdr

Hermann Friedrich Gräbe (naskiĝis 19-an de junio 1900 en Gräfrath ĉe Solingen germanio; mortis 17-an aprilo 1986 en San Francisco[1]) estis germana resistmovadano.

Li estis inĝeniero. Ekde 1941 li laboris kiel regiona estro de konstru-firmao en Ukrainio, tiam okupita de germanio. Li realigis por la milito gravajn taskojn en Volhinio, gvidis riparo- kaj konstru-laborojn. En Rivno kaj Dubno li observis Masakrojn kontraŭ judoj.

Li sukcesis provizi falsigitajn dokumentojn al miloj da judoj kaj dungi ilin kiel oficialaj laboristoj ĉe liaj konstrulokoj. "Oni ne povas vidi tiom da sangoverŝo kaj ne esti tuŝita" li poste diris. "Mi devis fari ion. Mi devis protekti tiom multajn homojn kiom mi povis".

Dum la kaoso de la lastaj monatoj de la milito li sukcesis savi siajn raportojn kaj kunpreni ilin hejmen. Per ili la Usonanoj povis trovi amastombejojn en Ukrainio kaj ankaŭ trovi la respondeculojn. 1946 Gräbe estis atestanto dum la procesoj kontraŭ militkrimuloj en Nürnberg. Liaj detalaj atestaĵoj kontribuis decide al la kondamno de multaj krimuloj. Por li kaj lia familio tio havis aĉajn konsekvencojn. Ili ricevis mortminacojn. Li ne trovis laboron. Oni ne volis kunlabori kun la "denuncanto de sia patrujo" kaj "nestmalpuriganto".

1948 li elmigris kun edzino kaj filo al Kalifornio. 1953 li fariĝis usona ŝtatano.[1].

1965 li estis honorigita en Israelo kiel "Justulo inter la popoloj" en la holokaŭst-memorejo Yad Vashem. Sed en germanio li estis forte atakita. Eĉ la serioza magazino "Der Spiegel" provis denunci lin kiel ne kredinda.

En proceso kontraŭ nazi-krimulo Georg Marschall, regiona komisaro de Zdolbunov, Ukrainio, la juristo Friedrich Schümann atakis lin. Inter aliaj Schümann faris jenajn malkaŝigajn frazojn: "Dum la tempoj de la nazioj estis merito, persekuti judojn. Nun ŝajnas speciala merito, persekuti supozitajn nazi-krimulojn".

Gräbe mortis 1986 en Usono. Lia rehabilitado nur pli poste komencis dum la 1990-aj jaroj. Ĝi komencis kiel unu sekvo de la filmo Schindlers Liste, listo de Schindler de Steven Spielberg La politikisto Wolfgang Thierse skribis: je la sorto de Gräbe evidentiĝis, kiom longe la germana postmilita socio rifuzis, akcepti sian respondecon.

Okaze de lia 100-a naskiĝtagreveno junularcentro en Solingen estas nomita laŭ li kaj je lia naskiĝdomo estas memortabulo.[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Wolfram Wette: Verleugnete Helden, artikolo en Die Zeit N-ro 46, 2007, p. 96 (online)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]