Doutzen Kroes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doutzen Kroes
Cannes 2015
Cannes 2015
Persona informo
Doutzen Kroes
Naskiĝo 23-a de januaro 1985
en Nederlando Eastermar, Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Gefratoj Rens Kroes vd
Edz(in)o Sunnery James (2010)
Infanoj Phyllon Joy Gorré • Myllena Mae Gorré vd
Profesio
Okupo aktoromodelosupermanekeno • filmaktoro vd
Aktiva dum 2003 - nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doutzen Kroes [daŭtzn krus] (Eastermar (Oostermeer), la  23-an de januaro 1985(nun 1985-01-23) (39‑jara)) estas nederlanda modelino de frisa deveno kun internacia konateco. Doutzen plejofte loĝas en sia apartemento en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post kiam ŝi sukcesis por la Havo (mezlernejo), Doutzen sendis kelkajn feriofotojn al la modelagentejo Paparazzi en Amsterdamo. Ŝi volonte volis kromenspezi iom da mono. La rezulto superis ŝiajn atendojn, ĉar en malpli ol du jaroj ŝi penetris la pinton de la modelolaboro.

Doutzen manekenparadas por Versace, Dolce & Gabbana kaj Gucci kaj estas la vizaĝo por la parfumo de Calvin Klein. En 2006 ŝi faris kontrakton kun la kosmetika kompanio L'Oréal. Kiel vizaĝo de L'Oréal ŝi fariĝis la plejbone pagata modelino kiun Nederlando ĝis tiam produktis. En novembro 2007 disfamiĝis ke ŝi fariĝas la nova vizaĝo por la subvesta marko Victoria's Secret.

En novembro 2007 oni diskonigis ke Doutzen pozos por du fotoj en la ekskluziva 2008 kalendaro de Pirelli.

Doutzen ekde 2008 apartenas al la pintkvinopo de la plej bone pagataj modeloj. En 2007 ŝi jam estis je la dek-tria loko. Ŝi perlaboris en 2007 3,8 milionojn da eŭroj.

Je la 28-a de aprilo 2008 ŝi ricevis sian propran vaksfiguron en Madame Tussauds. La modofasonisto Roberto Cavalli donacis la robon kiun surhavis la vaksfiguro kaj estas laŭ ŝia propra diro la favorata robo de Doutzen.

Je dimanĉo la 7-a de novembro 2010 Doutzen Kroes edziniĝis en Amsterdamo kun DJ Sunnery James. Je la 21-a de januaro 2011 je la 7-a kaj duona horo ŝi naskis filon kiu pezis 4 kg. Lia nomo estas Phyllon Gorré. Je la 30-a de julio 2014 2014 ŝi naskis filinon Myllena Mae.

Ekde aŭgusto 2017 ŝi estas la nova ambasadorino de la firmao Hunkemöller. Per la nomo Doutzens stories la entrepreno lanĉis diversajn kolektojn en kunlaboro kun la frisorigina fotomodelo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Filmeto[redakti | redakti fonton]

Intervjuo dum fotosesio kun Anton Corbijn por Nike kaj la nederlanda futbal-dekunuo


Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]