Zoltán Bretter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bretter
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1958 (1958-01-06) (66-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungararumanaanglafrancagermanaitala
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitatea Babeș-BolyaiUniversitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistoverkistofilozofosociologo
vdr

BRETTER E. Zoltán estas hungara idehistoriisto, politikhistoriisto naskita en Kluĵo la 5-an de januaro 1958. Li estas filo de filozofo György Bretter

Biografio[redakti | redakti fonton]

E. Zoltán Bretter finis la ĝeneralan lernejon kaj la mezlernejon en Kluĵo (1977). Li komencis siajn studojn en 1978, en la Universitato Babeş–Bolyai de Kluĵo en la fako pri filozofio-historio. En 1982 li translokiĝis en Hungarujon, kie li pristudis filozofion kaj sociologion en ELTE. En 1987 li translokiĝis al Peĉo. Li estis docento de politikaj studoj de la sociteoria katedro de Universitato Jannus Pannonius de Pécs. Liaj esplorkampoj estas idehistorio, moderna liberala teorio, sociteorio kaj rumana-hungara politikhistorio inter la unua kaj dua mondmilito. Liaj artikoloj aperis en gazetoj Echinox, Utunk, Igazság, Művelődés, Könyvvilág, Ef-lapok, Unió, respektive en Szabadelvű Unió, Beszélő. Inter 1990 kaj 1998 li estis landkunvena deputito de Magyar Szabad Demokraták Szövetsége kaj inter 20022006 konsilanto en Pécs. Li estis ano de sekcio East-West de Fondaĵo Soros, kuratoro de Illyés Közalapítvány, prezidento de la kuratoriumo de Országos Kiemelésű Társadalomtudományi Kutatások Közalapítvány (Publikfondumo de Socisciencaj Esploroj) . En 2008 li iĝis direktoro de la Magyar Kulturális Intézet (Hungara Kultura Instituto) de Bukareŝto.

Volumo[redakti | redakti fonton]

  • Nacionalizmus, studoj, kunulredaktoro kun Ágnes Deák, Pécsi Tanulmány Kiadó, (1995).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungarlingva vikipedio