Elementa partiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norma modelo de elementaj partikloj

Elementa partiklo estas kuniga termino por fizikaj objektoj, kiujn ne eblas dispartigi je pli simplaj partikloj. La nocio de elementa partiklo devenas de la koncepto ke substanco estas diskreta, t.e. ĝi konsistas el difinitaj partoj, limigitaj unu de la alia kaj ne enhavantaj subpartojn je kiuj ili povus interŝanĝi. Ilian strukturon kaj konduton studas partikla fiziko. Kelkaj elementaj partikloj havas internan strukturon kaj difinitajn subunuojn, sed apartigi ilin ne eblas. Aliaj estas tute senstrukturaj kaj unuecaj - tiuj nomiĝas fundamentaj partikloj.

Elementaj partikloj inkludas fundamentajn fermionojn (kvarkoj, leptonoj, kaj iliaj antipartikloj, antikvarkoj kaj antileptonoj) kiuj konsistigas materion kaj antimaterion, same kiel bosonojn (gaŭĝaj bosonoj kaj Higgs-bosono) kiuj estas perantoj de forto kaj ludas mediacian rolon en la elementaj interagoj. inter fermionoj. Partiklo kiu enhavas plurajn elementajn partiklojn estas "kompozita partiklo".

Inter 1932 (eltrovodato de pozitrono per nebulkamero fare de Carl David Anderson) kaj 2008 (dato de ekfunkciigo de LHC) estas malkovritaj pli ol 400 elementaj partikloj, kaj novaj estas daŭre eltrovitaj.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Laŭ spino[redakti | redakti fonton]

Laŭ spino ĉiuj elementaj partikloj divideblas je du klasoj:

Laŭ strukturo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du grandaj grupoj de elementaj partikloj laŭ ilia interna strukturo (pli precize - laŭ ekzisto de tia strukturo).

Fundamentaj partikloj[redakti | redakti fonton]

Hadronoj[redakti | redakti fonton]

  • Hadronoj estas partikloj, kiuj konsistas el kvarkoj. Oni iam dubas, ĉu eblas daŭre konsideri ilin elementajn, sed ĉar liberaj kvarkoj ne ekzistas kaj neniu observis disigon de androno, ne eblas pruvi ke ili estas neelementaj. Hadronoj havas du grupojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]