Artúr Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Balogh
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1866 (1866-03-18)
en Abony
Morto 4-an de marto 1951 (1951-03-04) (84-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanafrancagermanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

BALOGH Artúr (balog) estis rumanuja hungara juristo naskita en Abony la 18-an de marto 1866 kaj mortinta en Kluĵo la 4-an de marto 1951.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Balogh la mezlernejon finis en Nagybánya kaj Koloĵvaro, la universitaton li komencis en Peŝto, kie en 1888 li havigis ŝtatsciencan kaj 1889 jursciencan doktordiplomon. Li studis per ŝtata stipendio en Germanujo kaj Francujo. Ekde 1898 li estis privatprofesoro de Universitato de Budapeŝto, ekde 1904 ĝis 1916 de Universitato de Koloĵvaro. Post 1920 li restis en Kluĵo. Post sia pensiuliĝo li redaktis gazetojn Kolozsvári Hírlap (1919), Újság. Li estis senatoro de hungara partio en 1926 de departementoj Kluĵo kaj ekde 1928 ĝis 1937 kun mallonga interrompo de Udvarhely en rumana parlamento. En 1928 oni elektis lin prezedento de Romániai Magyar Népliga Egyesület. En la EME li estis prezidento de jura kaj sociscienca sekcio. En 1940 oni invitis lin deputito en hungara landkunveno. Li estis disĉiplo kaj daŭriganto de vidmaniero de Győző Concha.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanulmányok az alkotmánypolitika köréből (Bp., 1895);
  • A törvényhozó hatalom (Bp., 1895); Artúr Balogh
  • A magyar államjog alaptanai (Bp., 1901);
  • Az állam tudománya (I., Alkotmánytan, Bp., 1909).
  • Románia új alkotmánya (fordította és magyarázatokkal ellátta Balogh Artúr és Szeghő Imre, Kv. 1923);
  • Les Droits des Minorités et la Défense de ces Droits en Roumanie (Genève 1925);
  • Széchenyi emlékezete (Kv. 1926);
  • A kisebbségek nemzetközi védelme (Berlin 1928, samtiu germane, München 1928 kaj france, Párizs 1932);
  • A székely vallási és iskolai önkormányzat (ETF 39. Kv. 1932);
  • Die Erledigung der Petition der Nachkommen der ehemaligen Grenzwachtregimenter durch den Völkerbundrat (Lugos 1932);
  • L'action de la Société des Nations en matière de protection des minorités (Paris 1937);
  • A Nemzetek Szövetsége és a romániai magyar kisebbség (Lugos 1940);
  • Hűtlenségi per országgyűlési beszéd miatt (ETF 185. Kv. 1944);
  • A jobbágyfelszabadítás egyik lelkes harcosa a reformkorban (Galánthai Balogh Jánosról, ETF 198. Kv. 1945);
  • Nemzet és állam a reformkorban (Kv. 1946).

Fontoj[redakti | redakti fonton]