Loretta Napoleoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loretta Napoleoni
Persona informo
Loretta Napoleoni
Naskiĝo 5-an de julio 1955 (1955-07-05) (68-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Paul H. Nitze School of Advanced International Studies vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Loretta Napoleoni estas itala ekonomikisto, aŭtoro, ĵurnalisto kaj politika analizisto. Ŝi estas sperta pri financado de terorismo kaj internacie konata pro ke ŝi kalkulis la grandon de la terorisma ekonomio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Napoleoni naskiĝis en 1955 en Romo, Italio. Ŝi estis aktiva membro de la feminisma movado en la mezaj 1970-aj jaroj, ŝi estis Fulbright-stipendiulo en la Paul H. Nitze School of Advanced International Studies (Fako pri internaciaj studoj) (SAIS) de Johns Hopkins Universitato en Washington, D.C., kaj Rotario-stipendiulo en la London School of Economics (LSE) (Universitato pri ekonomiko, en Londono). Ŝi havas diplomojn: magistran (M.Phil.) pri Terorismo de LSE, magistran pri internaciaj rilatoj de SAIS, kaj doktorecan (Ph.D.) pri Ekonomiko de la Universitato de Romo.

Ŝiaj verkoj aperas en multaj publikaĵoj, inkluzive kelkajn eŭropajn ĵurnalojn. Ŝi laboris kiel fremda korespondisto kaj publicisto por kelkaj italaj ĵurnaloj. Ŝi estis inter la malmultaj kiuj intervjuis la Ruĝajn Brigadojn en Italio post tri jardekoj da silento.

Napoleoni verkis romanojn, gvidlibrojn en la itala, kaj tradukis kaj redaktis librojn pri terorismo. Ŝian furoran libron Terror Incorporated (Teroro Korporaciigita) Seven Stories Press oni tradukis en 12 lingvojn. Dossier Baghdad (Dosiero Bagdado) estas prifinanca ekscitverko datita dum la Milito en Golfo Persa. Alian nefikcian verkon, Insurgent Iraq: Al-Zarqawi and the New Generation (Insurgenta Irako: Al-Zarqawi kaj la nova generacio), publikigis Seven Stories Press. Rogue Economics (Kanajla ekonomiko) publikigis en aprilo 2008 Seven Stories Press en Usono, kaj Turnaround en Britio.

Kiel ekonomikisto Napoleoni laboris por kelkaj bankoj kaj internaciaj organizoj en Eŭropo kaj en Usono. En la fruaj 1980-aj jaroj ŝi laboris por la Nacia Banko de Hungario pri la konvertebleco de la hungaria forinto. Tio fariĝis la ŝablono por la konvertebleco de la rublo je jardeko poste.

Plue al regule lekcii pri la financado de terorismo, Napoleoni konsilas kelkajn registarojn pri kontraŭterorismo. Kiel prezidanto de la grupo de la Klubo de Romo pri la financado de terorismo, ŝi kunvenigis ŝtatestrojn el tra la mondo por krei novan strategion por kontraŭi la financadon de terorismaj retoj.

Napoleoni loĝas en Londono, Anglio, kaj en Whitefish, Montano, Usono, kun la edzo kaj infanoj.

Ek de 2007 ŝi estas directoro de la unua itala kurso pri esplora ĵurnalismo.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Politikistoj estas grandaj iluziistoj. … kial ili estas iluziistoj, estas ĉar politikistoj ne plu regas la ekonomion. Politiko devas esti strebado pri ideoj; ĝi ne plu estas strebado pri ideoj. Ne ekzistas maldekstro, ne ekzistas dekstro. Politikistoj, kion ili faras, ili kreas bazan ekonomian kondiĉon por ke la individuo kaj la korporacio ekonomie kresku, riĉiĝu. Sed por kaŝi tian transformiĝon, por kaŝi la verajn trajtojn de la ŝtato, kiu fariĝis merkato-ŝtato - ili projekcias iluziojn. Jen la ŝlosila problemo, ke ni, la homoj, estas la ricevantoj de tiuj iluziloj kaj ofte ni ne scias kio estas vera kaj kio ne estas vera.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj fontoj de informo[redakti | redakti fonton]

  1. Penguin Books Author Search Results [1] Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine. Trovitaj je 2007-11-12
  2. Goodman, Amy Italian Writer Loretta Napoleoni on the Amman Triple Bombing, How the U.S. Helped Create Zarqawi and the Terror Financing Network - Interview [2] Arkivigite je 2007-11-15 per la retarkivo Wayback MachineDemocracyNow!.org. Trovitaj je 2007-11-12
  3. The Senlis Council The Third International Symposium on Global Drug Policy: Paris 2004 - Guest Speaker [3] Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine SenlisCouncil.net. Trovitaj je 2007=11=12
  4. Forum Barcelona 2004 - Universal Forum of Cultures Speaker Search - Guest Speaker [4] Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine . Trovitaj je 2007-11-12
  5. Buchanan, Michael London bombs cost just hundredsBBC online news article - Interview [5] BBC.co.uk. Retrieved 2007-11-12
  6. Cowell, Alan OFF THE SHELF; Terrorism's Cost in a Global Economy - Recenzo [6] NewYorkTimes.com. Trovitaj je 2007-11-12
  7. The Guardian, Special Report Security and Terrorism Rapid rise of the economy of terror- Article [7] Guardian.co.uk. Trovitaj je 2007-11-12
  8. Dateline, Loretta Napoleoni Interview[8][rompita ligilo] SBS.com.au. Trovitaj je 2007-11-15
  9. Four Corners, Loretta Napoleoni Interview[9] ABC.net.au. Trovitaj je 2007-11-15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]