Marcus Gheeraerts la malpliaĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcus Gheeraerts la malpliaĝa
Persona informo
Aliaj nomoj Gerards, Marcus the Younger
Naskiĝo 30-an de novembro 1560 (1560-11-30)
en Bruĝo, Graflando Flandrio, Habsburga Nederlando
Morto 19-an de januaro 1636 (1636-01-19) (75-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Familio
Patro Marcus Gheeraerts the Elder
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • vidartisto
Verkoj Man in Classical Dress, possibly Philip Herbert, 4th Earl of Pembroke
Queen Elizabeth I ('The Ditchley portrait')
vdr

Marcus GHEERAERTS (aŭ Gerards, Geerards) estis artisto de la tudora reĝa kortego. Li naskiĝis en Bruĝo en 15611562, kaj estis kondukita al Anglio en 1568 de sia patro kaj pentristo Marcus Gheeraerts la pliaĝa, kies verkaro ni apenaŭ konas hodiaŭ. Li estis trejnita de sia patro kaj eble ankaŭ fariĝis lernoknabo ĉe Lucas de Heere. Marcus verkis sian unuan konitan, subskribitan portreton en 1593. Li edziĝis en 1590 kun Magdalena, fratino de la pentristo John de Critz. La geedzoj naskis ses infanojn, el kiuj nur du ŝajne vivis.

Portreto de Elizabeto la 1-a, ĉ. 1592, 241 x 152 cm.

Gheeraerts estis la plej eminenta kaj laŭmoda portretisto de la 1590-aj jaroj, kio li restis eĉ post la morto de la reĝino Elizabeto la 1-a. Li fariĝis la preferata pentristo de la edzino de Anna de Danio, la edzino de Jakobo la 1-a. Dum la dua duono de la 1610-aj jaroj, la bonfamo de Gheeraerts tamen malgrandiĝis pro la konkurenco de novaj elmigritaj rivaloj. Li mortis la 19-an de januaro 1627.