Antal Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Herrmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1851 (1851-07-30)
en Braŝovo
Morto 15-an de aprilo 1926 (1926-04-15) (74-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akademiulo • etnografo • etnologo
vdr

HERRMANN Antal estis hungra etnografo naskita en Braŝovo la 30-an de julio 1851 kaj mortinta en Segedo la 15-an de aprilo 1926.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Herrmann finis siajn studojn en universitatoj de Vieno, Koloĵvaro kaj Budapeŝto. Li instruis en 1871–73 en Brassó, ekde 1875 ĝis 1879 en Pancsova, pli poste en Fehértemplom (Budapeŝto). Ekde 1883 li instruis germanan lingvon kaj literaturon en la ĉefurbo. En 1898 li estis universitata privatprofesoro en Kolozsvár pri etnografio. Ekde 1921 li instruis en Szeged, ekde 1887 kune kun Lajos Katona kaj Henrik Wlislocki li aperigis la revuon Ethnologische Mittheilungen aus Ungarn. Ekde 1889 kune kune Pál Hunfalvy li establis la Magyar Néprajzi Társaság. Li estis kunlaboranto de revuo Kalotaszeg. Li estis redaktoro de hungaraj partoj de la eldonaĵo Az Osztrák-Magyar Monarchia írásban és képben. Sekve de liaj kolektoj estiĝis pluraj muzeoj en Transilvanujo. Li mem esploris unuavice la folklorojn de ciganoj, armenoj kaj saksoj; li kolektis popolbaladojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hegyek kultusza Erdély népeinél (Kolozsvár, 1893);
  • A Magyarországban 1893 … végrehajtott czigányösszeírás eredményei (Feldolgozta és az általános jelentést írta H. A. Bp., 1895).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kós Károly: H. A. (Anuarul Muzeului Etnografic al Transilvaniei 1957–58. Cluj, 1958.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.