Die Brücke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Die Brücke (filmo) kaj La Ponto.
Eine Künstlergemeinschaft de Ernst Ludwig Kirchner, ĉ. 1926
Zirkuspaar, Otto Mueller (1920)

Die Brücke (esperante "La Ponto") estis grupo da germanaj ekspresionismaj artistoj, kreita en Dresden en 1905, kaj laŭ kiu la muzeo Brücke de Berlino estis nomita. La fondintaj membroj estis Fritz Bleyl, Erich Heckel, Ernst Ludwig Kirchner kaj Karl Schmidt-Rottluff. Inter pli postaj membroj estis Emil Nolde, Max Pechstein kaj Otto Mueller.

Ĝi montriĝis unu el la fundamentaj grupoj, kiuj profunde influis la disvolviĝon de moderna arto en la 20-a jarcento kaj cetere kreis la ekspresionistan stilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]