Albert Cossery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Cossery
Persona informo
Albert Cossery
Naskonomo Albert Cossery
Naskiĝo 3-an de novembro 1913 (1913-11-03)
en Kairo,  Egiptio
Morto 22-an de junio 2008 (2008-06-22) (94-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco EgiptioFrancio vd
Familio
Edz(in)o Monique Chaumette vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo vd
Verkado
Verkoj Q23858277 ❦
Q24931152 ❦
Q24931091 ❦
Q24932381 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert COSSERY, naskiĝinta je la 3-a de novembro 1913 en Kairo, mortis la 22-an de junio 2008, estis franclingva verkisto nacie egiptano.

Albert Cossery naskigis en burĝa kopta-kristana familio kaj, kiel estis tiam kutima en la riĉaj familioj egiptaj, li studis en franclingva lernejo. Jam 10 jaraĝa li estas perfekte klera en la franca literaturo. Li ekverkas romanojn kaj poemojn. Dum vojaĝo en Usonon li renkontas kun Henry Miller kiu ebligas eldonon de lia unua romano, en jaro 1940,Les hommes oubliés de Dieu (Dioforgesitaj homoj). en 1945 li iras Parizon,kie li instaliĝas en eta gastejo de la studenta kaj intelektula kvartalo Saint-Germain-des-Prés kaj de tiam ĉiam vivis hotele en ĝi, li plu loĝas tie.

Li diras: "Mi posedas nenion, mi estas libera" La monon pri kiom li bezonis, li trovis dank'al amikoj kaj liaj maloftaj libroj. "Ne endas pli. Kiam oni havas kiom eblas vivi, oni ne laboru." Li ne volas partopreni en la "ĉirkaŭa frenezo". Ĉiuj romanoj de Cossery sceniĝas en Egipto. La aŭtoro sentas malfalsan amon je siaj roluloj, ofte pitoreskaj kaj elstare originalaj, kaj se oni ofte sentas ironio en la situacioj, kondutoj, rezonadoj, li neniam estas cinika. El unu inter liaj romanon : Mendiants et orgueilleŭ (almozuloj kaj orgojlaj) oni faris filmon.

Le "mesaĝo" de lia verkaro estas iel anarĥia, laŭdas pigrecon, socian marĝenecon, kontraŭ la pezo la stulteco la krueleco de ĉiuj potencoj, liaj herooj estas almozuloj, dormemaj riĉuloj, ĉiesulinoj, petolaj kaj sentabuaj farsuloj, kiujn li oponas al la diktatoreco de socia ordo kaj friponaj riĉuloj.

  • Unu el liaj plej gravaj citaĵoj:
Ne estas progreso de la homaro. Tio estas naivaĵaj gurdadoj. La homoj nuntempaj estas ekzakte la samaj kiel tiuj de antaŭ 3 000 jaroj.

Verkolisto[redakti | redakti fonton]

  • Les Couleurs de l'infamie
  • Une ambition dans le désert
  • La Violence et la dérision
  • Les Hommes oubliés de Dieu
  • La Maison de la mort certaine
  • Les Couleurs de l'infamie
  • Les Fainéants dans la vallée fertile
  • Mendiants et orgueilleŭ
  • Un complot de saltimbanques

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]