Floriano Peixoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floriano VIEIRA PEIXOTO
Floriano Peixoto
Floriano Peixoto
Persona informo
Floriano Vieira Peixoto
Naskiĝo 30-a de aprilo 1839
en Maceió
Morto 29-a de junio 1895
en Barra Mansa
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Neniu
Subskribo Floriano Peixoto
Familio
Edz(in)o Josina Peixoto vd
Profesio
Okupo militisto
2-a Prezidanto de Brazilo
Dum 23-a de novembro 1891
15-a de novembro 1894
Vicprezidento Neniu
Antaŭulo Deodoro da Fonseca
Sekvanto Prudente de Morais
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Floriano VIEIRA PEIXOTO /flori'ânŭ vi'ejra 'peiŝotŭ/, la "fera marŝalo", (naskiĝis la 30-an de aprilo 1839, en Maceió kaj mortis la 29-an de junio 1895, en Barra Mansa) estis la dua brazila prezidento.[1] Marŝalo de armeo, elektita Vicprezidento de la respubliko je periodo de 1891 ĝis 1894. Posedis prezidantecon de la respubliko post kontraŭpuĉo kontraŭ Deodoro da Fonseca. Batalis en la milito kontraŭ Paragvajo. Partoprenis en puĉo, kiu finis la monarkion en Brazilo. Li kontraŭpuĉis Deodoron kaj iĝis prezidanto de la respubliko, liaj unuaj agoj estis: finis la staton de sieĝo kaj restarigis la parlamenton. Floriano, malgraŭ tio, ne permesis al la parlamento elekti novan prezidenton. Pro tio okazis ribeloj, ĉefe la Mararmea ribelo, kiujn li venkis kun apogo de Usono kaj Britio, kiu sendis batalŝipojn por apogi lin. Li estis alinomata Fera Marŝalo. Lia posteulo iĝis en la 5-a de novembro 1894 Prudente de Morais. Li mortis kelkajn monatojn poste.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CAMÊU, Francolino, e VIEIRA PEIXOTO, Artur, Floriano Peixoto Vida e Governo, Editora Universidade de Brasília, 1983.
  • CORRÊA, Serzedello, Páginas do Passado - Floriano Peixoto na Intimidade o Mesmo na Vida... , Editora: Officinas Graphicas do Jornal, 1919.
  • KOIFMAN, Fábio, Organizador - Presidentes do Brasil, Editora Rio, 2001.
  • LARANJEIRA, Joaquim, Floriano Peixoto, Editora Adersen.
  • MIRANDA, Salm de, Floriano Peixoto, Editora Biblioteca do Exército, 1963.
  • SILVA, Helio, Floriano Peixoto - Segundo Presidente do Brasil - 1891 1894, Editora Três, 1983.
  • SILVA, Cyro, Floriano Peixoto - O consolidador da República, Editora Edaglit, 1963.
  • VIEIRA PEIXOTO, Biografia do marechal Floriano Peixoto, Editora Imprensa Nacional, 1939.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Floriano Vieira Peixoto, Marechal. Brazila Oficiala Paĝo. Alirita 23-a de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:2-a Prezidanto de BraziloPoste:
Deodoro da Fonseca1891–1894Prudente de Morais