Ŝaŭmvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukraina Ŝampansko

Ŝaŭmvino estas vino kun signifa parto de karbonacido. La karbonacido estiĝas per natura fermentado (aŭ en la botelo mem laŭ la ĉampana metodo aŭ en fermentujo) aŭ per injekto de karbonacido.

Laŭ la produktado oni distingas inter jenaj eblecoj:

  • La karbonacido estas teknike aldonita ("Ŝaŭmvino kun aldonita karbonacido")
  • La karbonacido devenas el la unua fermentado laŭ la Méthode rural (france, kampara metodo) aŭ la Asti-metodo; ekzemploj: Refosco, Moscato spumante d´Asti, Clairette de Die, Blanquette de Limoux, Blanquette méthode ancestrale.
  • La karbonacido devenas el la dua fermentado laŭ la metodoj Méthode champenoise (ĉampana metodo) aŭ Méthode traditionelle (tradicia metodo), laŭ la Transvasier-procezo (botela fermentado sed kun parta aŭtomatita laborprograma etapo) aŭ laŭ la Méthode Charmat (ĉarmata metodo) aŭ fermentujego-procezo.

La historio de ŝaŭmvino etendiĝas ĝis la romianoj.

Ekzemploj por ŝaŭmvinoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanio: La altkvalita Sekt devas esti laŭleĝe produkita laŭ la metodoj ĉampana aŭ Charmata.
  • Hispanio: Cava [KAba] estas altkvalita ŝaŭmvino, similas al ĉampano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]