Doroslovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doroslovo situas en la mapo en la verda munucipo
Preĝejo om. al Sankta Emeriko en Doroslovo
Preĝejo om. al Dipatrino helpanta kristanismon en Doroslovo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Doroslovo, serbe Дорослово, hungare Doroszló estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.

Situo[redakti | redakti fonton]

Doroslovo situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo Danubo-Tiso. Sombor troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj en la ferepoko. La unua mencio devenis el 1192 en formo terra Peteu et Porboseleu. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento serboj, hungaroj kaj germanoj refondis la setlejon. En 1910 loĝis en Doroszló 2722 da homoj, (2602 hungaroj, 102 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Apatin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Doroslovo 1830 da homoj, (hungaroj 952 (52 %), serboj 659 (36 %), kroatoj 84 (5 %), ciganoj 39 (2 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]