Ystad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ystad
urba areo de Svedio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 195  (2020) [+]
Loĝdenso 1 838 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 26′ N, 13° 50′ O (mapo)55.43461974144813.825365282235Koordinatoj: 55° 26′ N, 13° 50′ O (mapo) [+]
Areo 10,99 km² (1 099 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ystad (Svedio)
Ystad (Svedio)
DEC
Ystad
Ystad
Situo de Ystad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ystad [+]
vdr
La turo de la sankt-maria preĝejo en Ystad estas urba simbolo.

Ystad estas urba areao kaj kun siaj 300 trabfakaj domoj unu el la plej bone konservitaj mezepokaj urbetoj en la Ystad-komunumo, Skåne distrikto, situanta sur la suda marbordo de Skanio (Skåne), Svedio. En Ystad plej bone konserviĝis konstruaĵoj de la fino de la mezepoko ĝis la 18-a jarcento. La strata reto en la malnova urbo restis plejparte senŝanĝa ekde la mezepoko kie konserviĝis kelkaj malfruaj mezepokaj konstruaĵoj, ekzemple la Kemnerska bieno. Apotekarhuset (domo de la apotekisto) el la 15-a jarcento estas unu el la plej malnovaj ankoraŭ loĝataj domoj en tuta Skandinavio.

La urbo kuŝas ĉe la maro kaj kalkulis ĉirkaŭ 19 130 loĝantojn (en 2016). Ĝi fariĝis densa pramŝipa haveno, kun pramtrafiko al Pollando kaj Bornholm, loka administra centro kaj turisma allogaĵo. Ĝi estas ankaŭ urbo kiu apartenas al la European Route of Brick Gothic (EuRoB) aŭ la Eŭropa Itinero de Brikogotiko, kiu estas turisma itinero kunligante urbojn kun brikgotika arkitekturo en tri landoj laŭ la Balta Maro: Danio, Germanio kaj Pollando. Post esti unu el la pioniraj urboj de la filmo en Svedio komence de la pasinta jarcento, Ystad nun reakiris sian lokon kiel filmurbo. Tio signifas ke unu el la tri filmcentroj en Svedio nun situas en urbo Ystad.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ystad estas la naskiĝurbo de la esperantisto Gustaf Henrik Lundquist, kiu tradukis la Unuan Libron de L. L. Zamenhof al la sveda lingvo. En 1962 la 18-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Ystad.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La suda parto de la plej malnova konservita ligna domo de Skandinavio, Pilgrändshuset, estis konstruita en 1480. La brika domo "Brahehuset" estis konstruita en 1490.

Kineja Teatro Scala, la plej malnova kinejo de Svedio, restarigita en sia origina stato, kun moderna teknologio.

Ales stenar (Ŝtonoj de Ale), megalitoj.

La urbo disponas pri du grandaj mezepokaj preĝejoj; la preĝejo Sankta Petro (ankaŭ nomate Gråbrödraklostret), unu el la plej bone konservitaj franciskanaj monaĥejoj en Svedio, kaj la preĝejo de la Virgulino Maria (Mariakyrkan), ambaŭ tre influitaj de hansa brikgotika arkitekturo, tipa por la preĝejoj ĉirkaŭantaj la Baltan Maron.

Oriente de la urbo proksime de la maro troviĝas la kuracloka hotelo Ystad Saltsjöbad.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ystads malfermiĝis por trajntransporto por personoj en 1990. De ĉi tie estas fervojaj trajnoj sur la Ystad-linio (Ystadbanan) rekte al Malmö kaj Simrishamn. Gravaj por Ystad estas ankaŭ la pramŝiplinioj al Świnoujście en Pollando kaj Rønne sur la insulo Bornholm. En Ystad estas ankaŭ urbobusaj linioj, kiuj funkcias en centra Ystad. Per regionaj busoj eblas atingi lokojn kiel Sjöbo, Simrishamn, Trelleborg kaj Skurup.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Malik Bendjelloul, dokumenta filmisto

Lykke Li, kantistino kaj filmaktorino

Bengt Sigurd (1928-2010), lingvisto

Frans Jeppsson Wall, kantisto kiu gajnis la Eŭrovido-kantkonkurson en 2016.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la urbo Ystad

Filmeto pri ekspozicio en la artomuzeo de Ystad, YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]