Artaŝes la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artaŝes la 1-a
Sekvanto Artavasdo la 1-a vd
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Reĝlando Armenio vd
Familio
Dinastio Artaksia DinastioOrontidoj vd
Edz(in)o Satenik vd
Infanoj Artavasdo la 1-aTigrano la 1-aQ16392521 vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artaŝes la 1-a, en armena lingvo: Արտաշես Առաջին estis la fondinto de la Artaksia Dinastio, kiu regis la armenan reĝlandon dum preskaŭ du jarcentoj. Artaŝes regis la menciitajn teritoriojn de 190/189 a.K. al 160/159 a.K

Je la fino de la 3a jarcento a.K, Armenio estis reĝlando formita de ĉ. 120 regionoj regataj de nakhararoj (lokaj nobeloj). Kvankam Aleksandro la Granda ne konkeris Armenion, la greka kulturo multe influis la armenan socion. Kiam Antioko 3-a la Granda pridisputis la aŭtoritaton de Armenio kun la orontidoj, la monarko de Seleŭkio nomumis al Artaŝes kiel generalo, (en la greka lingvo στρατηγός strategos). Post la malvenko de Antioko kontraŭ la romianoj en la Batalo de Magnezio (190 a.K.), Artaŝes kaj lia subulo, Zariadres, ribeliĝis kaj sub konsento de Romio, ili fondis memstaran reĝlandon kaj proklamis sin reĝojn. Artaŝes regis en Granda Armenio kaj Zariadres en Malgranda Armenio

Artaŝes edziniĝis al Satenik, filino de la reĝo de la alanoj. El tiu ĉi geedziĝo naskiĝis ses filoj: Artavasdes la 1-a de Armenio, Vruyr, Mazhan, Zariadres, Tiran kaj Tigranes. Artaŝes fondis la politikan ĉefurbon de la reĝlando, Artashat, ĉe la rivero Aras, proksime de Lago Sevan. Post la malvenko en la Batalo de Zamo, Hanibalo rifuĝis sin en la kortumo de Antioko kaj kiam li ne plu povis protekti lin, la kartaga generalo rifuĝis en la kortumo de la armena reĝo. Artaŝes estis enprizonigita de Antioko la 4-a kiam li atakis Armenion en 165 a.K.

Noto[redakti | redakti fonton]

  • Oni diras ke kiam Hanibalo fuĝis de la romianoj kaj vojaĝis al Armenio, la kartagano sugestis al la armena reĝo malsamajn projektojn kaj instruis lin pri diversaj utilaĵoj. Kiam li vidis la belegan naturan pejzaĝon de Armenio, montris arbaron, dirante ke tiu estas ideala loko por la onta konstruado de la ĉefurbo. La kartaga generalo petis al la armena reĝo gvidi li mem la konstruadon de la urbo. Post la finkonstruado estis starigita bela urbo kiu estis baptita kiel "Artashat" omaĝe al Artaŝes.