Kazimiro de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kazimiro
pola-litova princo
Persona informo
Naskonomo pole Święty Kazimierz
litove Šventas Kazimieras
Naskiĝo 3-a de oktobro 1458
en Krakovo
Morto 4-a de marto 1484
en Gardinas, tiam Litovio, la nuna belarusia urbo Hrodno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Katedralo de Vilno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Dinastio Jogajlidoj
Patro Kazimiro la 4-a vd
Patrino Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando vd
Gefratoj Barbara Jogajlido • Ana Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Edviga Jogajlido • Elizabeta Jogajlido • Vladislao la 2-a JogajlidoAleksandroJohano la 1-a Alberto (Pollando)Sigismondo la Maljuna • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Kanonizo 1602
Festotago 4-a de marto
Patroneco Litovio kaj Pollando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La sankta Kazimiro de Pollando kaj Litovio (naskiĝis 3-an de oktobro 1458 en Krakovo, Pollando, mortis 4-an de marto 1484 en Gardinas, tiam Litovio, la nuna belarusia urbo Hrodno) estis la dua filo de Kazimiro la 4-a el la dinastio de Jogajlidoj, kiu estis grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, kaj de ties edzino Elizabeta.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1471 la hungara nobelaro nomis Kazimiron reĝo de Hungario, sed li ne povis transpreni la oficon, ĉar lia rivalo Matthias Corvinus, kiu sekve iĝis la reĝo Matiaso la 1-a, malebligis tion. Dum restado de lia patro en Litovio Kazimiro dum la jaro 1479 transprenis la regadon de la pola regno. Provo de lia patro edzigi lin al filino de la imperiestro Frederiko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, malsukcesis, ĉar Kazimiro tiam jam donis la kristanisman ĵuron resti ĉasta. Pro forta fastado li tiom malfortiĝis, ke li mortis dum vojaĝo al sia patro en Litovio la 4-an de marto 1484 en Grodno, la nuntempa urbo Hrodno en Belorusio.

Dum la jaro 1832 liaj ostoj el la liahonore komence de la 17-a jarcento konstruita Sankta-Kazimiro-preĝejo en Vilno translokiĝis al la Arkikatedralo Baziliko de Vilno, ĉar pro la intertempa okupiĝo de la urbo fare de la Rusia Imperio la Sankta-Kazimiro-preĝejo estis trakonstruita al rusie ortodoksa preĝejo. Post la Dua Mondmilito la nuna okupantoj de Sovetunio fermis Arkikatedralo Baziliko de Vilno kaj do liaj ostoj por mallonga tempo translokiĝis al la Petro-kaj-Paŭlo-preĝejo en Vilno. Ekde la resendependiĝo de Litovio dum 1990 ili denove estas en Arkikatedralo Baziliko de Vilno.

Memortago de li fare de la katolika eklezio estas la 4-a de marto. Kazimiro estis deklarita sanktulo dum la jaro 1602 kaj de tiam estas la kristana patrono de Litovio kaj Pollando.

Verko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Litova pastro Pranas Gavėnas en 1995 proprakoste eldonis esperantlingve kompletigan libreton pri litova sanktulo Sankta Kazimiro (1458-1484). El portugala lingvo tradukis Cleber Lemos kaj Leopoldo Knoedt. La tradukon reviziis Petras Čeliauskas.