Věra Nosková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Věra Nosková
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1947 (1947-04-09) (76-jaraĝa)
en Hroznětín
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • publikigisto • eldonisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • literaturoeldonejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Věra Nosková, ĵurnalistino kaj verkistino, naskiĝis la 9-an de aprilo 1947 en Hroznětín apud Karlovy Vary, sed ekde infanaĝo ĝis sia dudeka jaro ŝi vivis en la sudbohemia urbo Strakonice. Tie ŝi studis gimnazion kaj subiĝis al abiturienta ekzameno. Samtempe kun la okupo en infanĝardeno ŝi studis pedagogian mezlernejon en Prago. En la daŭro ĝis la jaro 1990 ŝi 16-foje ŝanĝis okupon. Plej longe ŝi laboris kiel instruistino de infanĝardeno.

Věra Nosková

Post la jaro 1989 ŝi dediĉis pluajn 16 jarojn al ĵurnalista laboro. Ekzemple ŝi laboris en Český deník (Ĉeĥa ĵurnalo), en Hospodářské noviny (Ekonomia ĵurnalo) kaj kunlaboris ankaŭ por radioeslendoj. Krom artikoloj popularigantaj sciencon ŝi skribis ĉefe raportaĵojn, dialogojn kaj felietonojn. Ŝi publikigis ses librojn, el ili ĉe legantoj kaj kritikantoj sukcesis nur la kvara - romano Bereme, co je (Ni prenas, kio venas), kiun ŝi eldonis mem. Tiu ĉi aŭtobiografia romano traktas problemon de adoleskanteco en malgranda urbo Strakonice.

La romano estis nomumita je la premio Magnesia Litera. La romano Obsazeno (Okupiteco) estis nomumita je la Premio Josef Škvorecký kaj la rakontlibro Ať si holky popláčou( La bubinoj ploretu) je la Premio Božena Němcová.

En la jaro 1995 ŝi kunestablis ĉeĥan klubon de skeptikuloj Sisyfos, kiu prezentas societon kun kritika prudento. En la jaro 2003 ŝi registris eldonistan firmaon. Věra Nosková estas edziniĝinta virino kun du maturaj filoj, vivanta en Prago-Bubeneč. Ŝi finkreis pluan libron – nomatan Víme svý (Ni scias la aferon). Nun verkistino skribas la libron - labore nomatan Stačí se domluvit (Sufiĉas interkonsenti).

Beletraĵoj publikigitaj ĉeĥlingve[redakti | redakti fonton]

  • Je to hustý (La afero krudas), propra eldono, Praha, 2003.
  • Inkoustové pádlo (Inka pagajo) – poezia kolekto, Praha, 2005.
  • Bereme,co je (Ni prenas, kio venas), Praha: Abonent ND, 2005.
  • Atˇsi holky popláčou (La bubinoj ploretu), Praha: Abonent ND, 2006.
  • Obsazeno (Okupiteco), Praha: MozART, 2007.
  • Ve stínu mastodonta (En la ombro de mastodonto), Praha, 2008.
  • Víme svý (Ni scias la aferon), Praha, 2008.