Emil Gustav Adolf Markau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Gustav Adolf Markau
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1877 (1877-01-01) (147-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Emil Gustav Adolf MARKAU (naskiĝis la 26-an de septembro 1877 en Dierberg, mortis la 31-an de aŭgusto en Hamburgo) estis germano, popollerneja instruisto kaj preĝeja orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Esperantisto li estis ekde 1908, prezidanto de la Esperanto-Societo en Potsdam de 1910. Post la Unua Mondmilito li komencis instrui Esperanton en lernejo kaj fondis Laborsocieton de Potsdamaj Esperanto-instruistoj. Tiu eldonis ilustritan Gidlibron tra la Park- kaj Ĝardenurbo Potsdam.

Markau verkis germane malgrandan Esperanto-instruilon por la gasteja profesio.Li tradukis la duvoluman romanon La Reĝo de Rothenburg (nepublikigita).

En 1928 li estis LKK-ano de la 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdamo.[1]

Li fariĝis membro de la ekzamenkomisiono Berlino kaj de la konsilantaro de GEA. En 1946 li fuĝis al Hamburgo, kie li aniĝis al la Esperanto-Societo kaj fondis trivoĉan virinan ĥoron, kiu brile elpaŝis dum la 34-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo en 1956.

Markau aktivis en KELI kaj kiel prezidanto de la ekzamenkomisiono Hamburgo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Emil Markau: Kleiner Esperanto-Lehrer für das Gastwirtsgewerbe: zum Selbstunterricht. Ellesiek 1927.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Emil Markau mortis. En: Germana Esperanto-Revuo 10/1959,, p..18.

EdE-M

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 17-a Germana Esperanto-Kongreso. En: Germana Esperantisto 6/1928, p, 90.