Sachsenspiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eike von Repgow, la aŭtoro de la Saksa Spegulo, laŭ bildigo de la Oldenburga Saksa Spegulo (el la 14-a jarcento)

La Sachsenspiegel (laŭ nuna germana ortografio, platgermane Sassenspegel, mezmalaltgermane Sassen Speyghel) aŭ en traduko Saksa Spegulo estas la plej signifa, kaj kun la "Imperia Leĝaro de Mühlhausen" plej aĝa kolekto de leĝoj de la mezepoko en Germanio. Ĝi kreiĝis dum la jaroj ĉirkaŭ 1225 kaj ĝis la 19-a jarcento esence influis la juron en Eŭropo. Samtempe temas pri la unua proza verko kreita en la mezmalaltgermana lingvo. En sia nomo la verko aludas al la ĝermana popolo de saksoj, kiuj dum la 9-a jarcento estis venkitaj de la najbara popolo de frankoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]