Bjørn Dunkerbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bjørn Dunkerbeck
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1969 (1969-07-16) (54-jaraĝa)
en Ribe
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Britt Dunkerbeck
Okupo
Okupo windsurfer
vdr
Bjørn Dunkerbeck ĉe la eksurfado en Podersdorf am See (Aŭstrio) dum 2006
Bjørn Dunkerbeck ĉe la mareto Veluwemeer 2005

Bjørn DUNKERBECK (n. la 16-an de julio 1969 en Ribe, Danio, internacie ofte skribata Björn Dunkerbeck kvazaŭ svede kaj germane) estas dana-nederlanda breta velisto. Kun 36 titoloj de monda ĉampiono li laŭ la stato de 2008 estas la tutmonde plej sukcesa breta velisto. Li estas 191 centimetrojn alta kaj iom pli ol 110 kilogramojn peza – ĉiuaspekte ne averaĝa. Dum multaj jaroj li dum internaciaj konkursoj startis por Hispanio, ekde somero 2007 lia konkursa nacieco estas Svislando. La filo de danaj-nederlandaj gepatroj kreskis sur la insulo Gran Canaria, kiu apartenas al Hispanio, li havas pasporton de Nederlando kaj ekde la komenco de 2007 ankaŭ havas oficialan loĝlokon en Svisio (Silvaplana ĉe St. Moritz). Kun sia edzino Maria li havas filinon kun la nomo Alba (* 2002) kaj filon kun la nomo Liam (* 2004), kiuj precipe vivas en Gran Canaria.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En aĝo de naŭ jaroj Bjørn Dunkerbeck komencis praktiki bretan veladon. Lia patro, posedanto de loka hotelo, frue subtenis la pasion de la filo. La atleta kaj fortoplena stilo de Bjørn, kombine kun talento kaj forta ambicio, li baldaŭ igis lin esti unu el la pintaj mondaj tiukategoriaj sportistoj. Pro sia eksperimentemo li plibonigis la materialojn de tabuloj, veloj kaj bretovelistaj vestaĵoj, kaj baldaŭ li havis varbajn kontraktojn kun produktistoj de tuikategoria sporta ekipaĵo. Dum la 1987 li eniris la konkursaron pri la monda pokalo pri breta velado kaj metis la antaŭan multjaran ĉampionon Robby Naish al la dua loko.

Kune kun Robby Naish, Bjørn Dunkerbeck konsideriĝas la plej legenda breta velisto. Pro sia familia deveno kaj pro multaj internaciaj sportaj konkursoj li flue parolas la germanan, nederlandan, hispanan kaj anglan. Samkiel Robby Naish, ankaŭ Bjørn Dunkerbeck produktas surfotabulojn kaj velojn de propra marko, sed tiurilate ekonomie estas malpli sukcesa ol la eksa rivalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]