Břetislav la 2-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Břetislav la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1056 (1056-01-01)
en Prago
Morto 22-an de decembro 1100 (1100-12-22) (44-jaraĝa)
en Zbečno
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Vratislav la 2-a vd
Patrino Adelaido de Hungario vd
Gefratoj Judita Grojčská • Judith of Bohemia • Boleslav • Bořivoj II, Duke of Bohemia • Vladislaus I • Soběslav I, Duke of Bohemia • Vratislav vd
Edz(in)o Lukarta of Bogen vd
Infanoj Bretislaus vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Břetislav la 2-a (naskiĝis inter 1057 - 1062, mortis la 22-an de decembro 1100 en vilaĝo Zbečno) estis ĉeĥa princo (kníže) (1092 - 1100) el la gento Přemyslidoj, la plej aĝa filo de ĉeĥa princo kaj reĝo Vratislav la 2-a kaj lia dua edzino Adléta la Hungara. Lia edzino estis Luitgarda von Bogen, filino de bavaria nobelo Aschwin von Windberg-Bogen, liaj duonfratoj estis princoj Bořivoj la 2-a, Vladislao la 1-a kaj Soběslav la 1-a.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Pri lia junaĝo oni scias nenion, eĉ la naskiĝdato estas supozata nur laŭ vivodaŭro de lia patrino Adleta la Hungara. La unua mencio pri Břetislav devenas el julio 1087, kiam li estis destinita estro de bataltaĉmento. Dum milita entrepreno en Meislando, konkerinte vilaĝon Kyleb Břetislav kun sia taĉmento banis sin enrivere, tute senzorge en malamika medio malgraŭ la averto de siaj kunuloj. Subite aperis malamikoj kaj en batalo mortis multaj ĉeĥoj. La princo mem apenaŭ sin savis vundita. Poste li neniam koncedis rakonti tiun historion kaj kiam nobelo Zderaz post kelkaj jaroj almemorigis ĝin, li ordonis lin murdi.

Břetislav ricevis apanaĝan teritorion Hradec. Lia patro Vratislav la 2-a eble intencis destini sia postreganto sian filon el plua edzrilato kun Svatava la Pola, Boleslaon.

  • 1091 Dum reĝo Vratislav la 2-a eksieĝis sian fraton Konradon en urbo Brno, Břetislav ekkverelis kun liaj nobeloj kaj ekstaris kontraŭ lin. Vratislav sekve paciĝis kun Konrado kaj proklamis lin regonto. Břetislav ne kuraĝis batali kaj fuĝis antaŭ la patro en Hungarion. Li revenis nur post lia morto.

Regado[redakti | redakti fonton]

Břetislav la 2-a surtroniĝis post mallonga regado de Konrado la 1-a. Lia ankaŭ nelonga regado alportis kelkajn ŝanĝojn. Baldaŭ li ordonis definitive ekstermi la paganajn kutimojn en la lando, ekz. li forpeligis ĉiujn sorĉistojn kaj profetojn, forhakigis adoratajn arbojn kaj arbarojn, malpermesis entombigon ekster tombejoj k.s. Por tiu ĉi agado laŭdis lin postaj kronikistoj.

  • 1096 trairis Bohemion parto de la unua krucmilita armeo kaj sekvis kontraŭjudaj pogromoj. Pro iu kverelo ekziligis elstarajn anojn de nobelgento Vršovci.
  • 1097 El la monaĥejo en Sázava estis fine elpelitaj slavritaj monaĥoj, kiujn anstataŭis latinritaj benediktanoj. En la sama jaro la reganta princo karcerigis la plej aĝan Přemyslidon Oldřich, reganton de apanaĝa teritorio Brno por malebligi lian laŭleĝan regadon kaj liberigis lin nur en la j. 1099.
  • 1098 Břetislav la 2-a sekvestris judajn posedojn.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Li fakte dum la tuta regado militis kontraŭ poloj, precipe pro Silezio, kaj reakiris tributon pagitan por cedemo de lia avo Břetislav la 1-a (1039). Kiel neglektata filo li edziĝis nur en la j. 1094 al Luitgarda von Bogen, devenanta el bavaria grafgento.

Demando de regvico[redakti | redakti fonton]

  • 1099. Senprecedentan paŝon faris Břetislav la 2-a dum paska kortega kunveno en Regensburg. Sian malpli aĝan duonfraton Bořivoj la 2-a li proklamis sia heredanto kaj regonto, sen elektigi lin reganto de ĉeĥa nobelaro, kaj petis imperiestron Henrikon la 4-an, ke li donu al Bořivoj Ĉeĥion kiel feŭdon. La imperiestro volonte plenumis la peton. Tiu ĉi ago kontraŭis la kutiman rajton pri sinjoreco kaj por sekvaj jaroj iĝis fonto de maltrankvilo en la lando.

Břetislav la 2-a perarmile ekregis Moravion kaj regigis tie sian fraton Bořivoj. La posteuloj de Konrado la 1-a elmigris.

  • 1100. Břetislav la 2-a mortis la 22-an de decembro post atencatako en arbaro ĉe vilaĝkorto Zbečno. Versimile la atencon kaŭzis la nobelgento Vršovci.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

La princo havis kun sia edzino von Luitgarda von Bogen filon Břetislav, kiu tamen ne rajtis surtroniĝi laŭ seniorata tradicio. La lasta mencio pri li devenas el la j. 1030, kiam lia onklo Soběslav la 1-a ordonis blindigi lin. Li mortis la 8-an de marto de nekonata jaro sen konataj posteuloj.

Břetislav la 2-a estis kolerema, senkonsidera kaj suspektema, nebona gvidanto. Lia regado estas konsiderata komenco de malprospero post la morto de Vratislav la 2-a.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

ŽEMLIČKA, J. Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4

ŽEMLIČKA, J. Přemyslovci - Jak žili, vládli, umírali. Praha, NLN, 2005

ĉeĥlingva paĝaro pri mezepoko: http://www.e-stredovek.cz/kniznica.php?info=46-Bretislav-II Arkivigite je 2009-01-10 per la retarkivo Wayback Machine

Antaŭe:Reganto de BohemioPoste:
Konrado la 1-a1092 - 1100Bořivoj la 2-a