Tutrusia Ekspozicia Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutrusia Ekspozicia Centro
parkovidindaĵoekspozicio • rekonilo
Lando RusioSovetunio vd
Situo Ostankino
Posedanto Registaro de Moskvo vd
Konstrustilo(j) stalinisma arkitekturo vd
Estiĝo 1-a de aŭgusto 1939
Koordinatoj 55° 49′ 47″ N, 37° 37′ 56″ O (mapo)55.82972222222237.632222222222Koordinatoj: 55° 49′ 47″ N, 37° 37′ 56″ O (mapo)
Tutrusia Ekspozicia Centro (Moskvo)
Tutrusia Ekspozicia Centro (Moskvo)
DEC
Tutrusia Ekspozicia Centro
Tutrusia Ekspozicia Centro
Situo de Tutrusia Ekspozicia Centro
Map
Tutrusia Ekspozicia Centro
Retpaĝo https://vdnh.ru/
vdr

La Tutrusia Ekspozicia Centro (TEC, ruse Всероссийский выставочный центрВВЦ) situas en Ostankino (distrikto) de Moskvo.

La enira aleo de TEC

Ĝi aperis la 1-an de aŭgusto 1939 kiel Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio (ruse Всесоюзная сельско-хозяйственная выставкаruse ВСХВ).

La 16-an de junio 1959 la ekspozicio prenis alian nomon: Tutsovetunuia ekspozicio de la naciaj atingoj (ruse Выставка достижений народного хозяйства), per kio la soveta registaro volis aldoni ankaŭ prezentadon de industriaj atingoj. En la ekspozicio vizitintoj povis vidi, ekzameni praktike ĉiujn eksponaĵojn kaj akiri tiujn laŭplaĉe, interŝanĝi opiniojn pri modernaj teknikaj problemoj kaj elpreni plej taŭgajn rimedojn de produktado. Ekde la 23-a de junio 1992 laŭ ukazo de la rusia prezidento ĝi iĝis la Ŝtata Akcia Kompanio kaj ricevis la nunan nomon — Tutrusia Ekspozicia Centro.

La centra eksponejo "USSR"

Tra teritorio de la ekspozicio okupanta ĉirkaŭ 150 hektarojn fluas la rivereto, kiu per akvobaraĵoj faras belajn vastajn lagojn taŭgajn por boatnavigado. Apude situas la Ŝtata Botanika ĝardeno, kiu specialiĝas pri kultivado kaj selektado de novaj plantoj. Limas kun la eksposicio Ostankina bieno, en kies parko kreskas multaj kverkoj. Diversspecaj arboj kaj floroj kreas nekompareblan sanigan klimaton, tre plezuran por ripozado. Kune ili konsistigas la raran verdan oazon en la larĝa urbego Moskvo.

Ĝia centra enirejo tre similas la berlinan Brandenburgan pordegon aŭ la parizan Triumfan arkon. Ĝin kronas la skulptaĵo prezentanta laboriston kaj kolĥozaninon (Kolĥozo signifas ruse kolektiva mastrumado aŭ kooperativo) farita el la orkolora metalo.

La eksponejo "Karelio"
Kopio de la raketo, en kiu Jurij Gagarin ĉirkaŭflugis la Teron

Por pli bone kompreni signifon de tieaj objektoj necesas rememorigi politikajn celojn de la soveta registaro, kiu tielmaniere penis pruvi avantaĝojn de la socialisma reĝimo kaj la plana ekonomio. Ĉiu el dek kvin respublikoj (Rusio, Estonio, Latvio, Litovio, Ukrainio, Belorusio, Moldavio, Armenio, Kartvelio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Uzbekio, Kirgizio, Turkmenio kaj Taĝikio) konsistigintaj tiaman Sovetunion konstruis proprajn pavilonojn kaj eksponejojn en la nacia stilo por eksponi siajn atingojn.

Memkompreneble interhomaj kontaktoj okazintaj tie ne estis nur profesiaj, ĉar la ekspozicio disponigis scenojn kaj amuzlokojn por artistoj ktp. Filmoj faritaj tie (ekz. Porkistino kaj Paŝtisto, en kiu ĉefrolis Marina Ladinina kaj Vladimir Zeldin) estas tre ŝatataj ĝis nun.

Dum lastaj jaroj gravan parton de ties agado okupas diversfakaj internaciaj foiroj, inter kiuj plej fama estas la libra. Ĝenerale tie okazas ĉiujare ĉirkaŭ 350 prezentadoj-foiroj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]