Luc Montagnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luc Montagnier
Nobel-premiito
Persona informo
Luc Antoine Montagnier
Naskonomo Luc Antoine Montagnier
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1932 (1932-08-18)
en Chabris, Francio
Morto 8-an de februaro 2022 (2022-02-08) (89-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine, Francio
Tombo Oléron vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko ŜanhajoFrancioGlasgovoNov-Jorko vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • Universitato de Oksfordo • Collège René-Descartes (Châtellerault, Vienne) vd
Familio
Edz(in)o Dorothea Ackerman vd
Infanoj Jean-Luc Montagnier • Francine Montagnier • Anne-Marie Montagnier vd
Profesio
Okupo biologo • virusologo • scienca esploristo • profesoro • molekula biologo vd
Laborkampo virussciencomolekula biologio • immunobiology • ImunomankoHIV vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luc Montagnier (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1932 en Chabris, mortis la 8-an de februaro 2022 en Neuilly-sur-Seine) estis franca virusologiisto kaj Nobel-premiito pro sia kunmalkovro de la Homa Imuno-deficita Viruso (HIV).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Montagnier studis en Poitiers kaj Parizo. Ekde 1955 li laboris en la universitato de Parizo, de 1965 ĝis 1971 ĉe Radium-instituto en Parizo. Ekde 1972 li estris la sekcion pri virusologio de Institut Pasteur en Parizo. 1985 Montagnier iĝis profesoro, depost 1990 estro de la sekcio pri aidoso kaj retroviruso en la sama instituto.

Li estis la ĉefo de la laborgrupo, kiu en 1983 unuafoje izolis la aidoso-viruson hodiaŭ konatan kiel HIV.[1]

La viruso komence estis nomita „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso"“ (LAV). Okazis longdaŭra jura kverelo kun la konkurenca esplorista grupo de Robert Gallo pro la patento pri la demando, kiu unue malkovris la aidoso-viruson kaj kiu unue proponis teston por pruvi HIV-infekton (aidoso-testo): Montagnier estis petinta la patenton duonan jaron antaŭ Gallo, sed Gallo ricevis la sian pli frue de la usona patent-oficejo. Fine eĉ la prezidentoj de Usono kaj Francio, Ronald Reagan kaj Jacques Chirac, enmiksiĝis kaj oficiale deklaris kvereloĉesan kompromison en 1987.[2] Jarojn poste Robert Gallo koncedis, ke Montagnier estis la unua, kiu malkovris la viruson.

En la lastaj jaroj de lia vivo, lia prestiĝo alte suferis pro diversaj malfermaj manifestiĝoj kontraŭ la vakcinoj, favore al la homeopatio kaj aliaj strangaj pseŭdosciencaj opinioj.

Premioj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, kaj L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
  2. Chicago Tribune: Tribune reported on controversy that surrounded HIV discovery de la 6-a de oktobro 2008.
  3. Gazetara komuniko de Fondaĵo Nobel[rompita ligilo] (PDF) de la 6-a de oktobro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]