Françoise Barré-Sinoussi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Françoise Barré-Sinoussi
Nobel-premiito
Persona informo
Françoise Barré-Sinoussi
Naskonomo Françoise Claire Sinoussi
Naskiĝo 30-an de julio 1947 (1947-07-30) (76-jaraĝa)
en 19-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo biologo • virusologo • esplordirektisto • universitata instruisto • scienca esploristo vd
Laborkampo virusscienco vd
Aktiva dum 1971– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Françoise Barré-Sinoussi (* 30-a de julio 1947 en Parizo) estas franca virusologiistino. Kun Luc Montagnier ŝi malkovris la aidoso-viruson HIV en 1983. En 2008 ŝi ricevis la Nobel-premion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Françoise Barré-Sinoussi doktoriĝis 1974 en Parizo. Ĉe Institut Pasteur ŝi komencis esplori retrovirusojn. Ŝia laborgrupo kun Luc Montagnier sukcesis en 1983 identigi la viruson de aidoso hodiaŭ konata kiel HIV, kiun ili komence nomis „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso“ (LAV)[1].

La samtempa publikigo pri tiu viruso fare de la konkurenca usona grupo Robert Charles Gallo rezultigis longdaŭran juran kverelon pri la prioritato de la malkovro. Barré-Sinoussi de 1996 estras la laborgrupon pri retrovirusoj ĉe Pasteur-instituto kaj multe engaĝiĝis en la batalo kontraŭ aidoso.

Premioj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
  2. Komuniko de la Nobel-komitato (angle)[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]