Guillaume Depardieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Depardieu
Persona informo
Naskonomo Guillaume Jean Maxime Antoine Depardieu
Naskiĝo 7-an de aprilo 1971 (1971-04-07)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 13-an de oktobro 2008 (2008-10-13) (37-jaraĝa)
en Garches, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo tombejo de Bougival
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Gérard Depardieu
Patrino Élisabeth Depardieu
Frat(in)o Julie Depardieu
Edz(in)o Élise Ventre
Infano Louise Depardieu
Parencoj Alain Depardieu
Delphine Depardieu
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Guillaume DEPARDIEU, (naskiĝis la 7-an de aprilo 1971 en Parizo, mortis la 13-an de oktobro 2008 en Garches) estis franca aktoro.

Li estis la filo de la geaktoroj Gérard Depardieu kaj Élisabeth Depardieu (naskiĝinta Guignot), kaj pliaĝa frato de la aktorino Julie Depardieu.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aprilo 1971 Guillaume naskiĝis en la 14-a arondismento de Parizo. "Infano de spektaklo" de geaktoroj Gérard Depardieu kaj Élisabeth Depardieu (nun renomiĝinta Élisabeth Guignot), pliaĝa frato de aktorino Julie Depardieu kaj duon-frato de Roxane Depardieu.

Infanaĝe, lia patro kelkfoje kunprenis lin kun si en la platformoj de filmado kaj figurigis lin en kelkaj el siaj filmoj: Pas si méchant que ça de Claude Goretta en 1974, Jean de Florette de Claude Berri en 1986 kaj Cyrano de Bergerac de Jean-Paul Rappeneau en 1990.

Guillaume heredis el la karismo, natura aŭro kaj aktora talento de siaj gepatroj kaj estis destinita al komediista estonteco.

En 1988, tiam 17-jaraĝa, Guillaume estis kondamnita al karcero en la kvartiro por neplenaĝuloj. Poste kondamnita al tri jaroj da enkarcerigo (el kiuj li plenumis nur duonon) en Bois-d'Arcy (Yvelines) pro toksomanio, uzo, importado kaj negoco de heroino. Li poste estis plurfoje kondamnita pro insultoj, ribeloj kaj diversaj survojaj miskondutoj.

En 1991, tiam 20-jaraĝa, li ludis sian unuan grandan rolon en biografia filmo Tous les matins du monde de Alain Corneau, kie li enkarnigis ludanton de gambovjolo Marin Marais junaĝa, dum lia patro ludis rolon de la sama persono pliaĝa. Li rekonstruiĝis kaj iom sukcese daŭrigis per sinsekvo de trideko da filmoj.

En 1995, valizo falinta el veturilo sub la tunelo de Saint-Cloud faligis lin de motorciklo. Li estis hospitaligita en Hospitalo Raymond-Poincaré de Garches pro grava vundo en la genuo. Operacio malsukcesis. Lin trafis du oraj stafilokokoj en sia genuo: tiam li daŭre trouzis toksaĵojn per injektoj, multobligante riskojn de infekto interne de la hospitalo. Li trairis 17 operaciojn, multnombrajn kuracadojn kaj unu jaron da hospitaligo kiuj nur grave pligrandigis la doloron en lia vundo.

En 1995 li ĉefrolis en filmo Les Apprentis de Pierre Salvadori, por kiu li ricevis César-on por plej bona vira espero en 1996.

La 4-an de januaro 2000, tiam 28-jaraĝa, post portempa kunvivado kun aktorino Clotilde Courau, li edziĝis kun komediistino Élise Ventre, kun kiu li havis filinon, Louise, la saman jaron.

En 2001, Guillaume enkarnigis forĵetitan filon, kiu ostaĝprenas sian patron, faman verkiston, en Aime ton père de Jacob Berger. Unuafoje, Gérard Depardieu donis replikon al sia filo.

En 2003, tiam 32-jaraĝa, post ok jaroj da netolerebla sufero, kiun antibiotikoj kaj morfino ne plu kvietigis, li decidis esti amputita de la dekstra genuo por ne plu suferi kaj esti ekipita de efika protezo por denove marŝi.

Dum sia hospitaligo, influita de sia fratino Julie Depardieu pasiigita de klasika muziko, li verkis operon kaj kanzonojn por konataj artistoj.

Guillaume sukcese fondis fondaĵon "Fondation Guillaume Depardieu" en Bougival (Yvelines), kie li vivis apud sia patrino, por kolekti atestojn kaj reprezenti 800,000 kazojn jare el kiuj 10,000 mortigaj de "malsanuleja infekto". Li atakis la ŝtaton kaj la hospitalon Raymond-Poincaré de Garches kiel "viktimo de terapeŭtika obstino" kaj viktimo de "malsanuleja infekto", unue antaŭ franca justico, poste antaŭ eŭropa kortumo por akiri rekonon, riparon kaj trovi solvojn.

La 17-an de septembro 2003, Guillaume Depardieu estis kondamnita de pun-tribunalo de Lisieux (Calvados) al naŭ monatoj da enkarcerigo kun prokrasto, 18 monatoj da provado kun deviga kuracado, 5,000 eŭroj da monpuno kaj 3,000 eŭroj da domaĝoj kaj interezoj al plendanto pro unu pafo post disputo kun admiranto en aŭgusto sur strato de Trouville-sur-Mer.

En 2004, li eldonigis intervjuan libron kun psikanaliza tono Tout donner kunverkitan kun Marc-Olivier Fogiel.

En 2006, post sia divorco, li ĉefrolis en filmo Célibataires de Jean-Michel Verner, aktuala romantika komedio, kune kun aktorino Olivia Bonamy.

Li mortis lundon la 13-an de oktobro 2008 pro fulma pneŭmonio en hospitalo Raymond-Poincaré de Garches, tiam 37-jaraĝa. Dum li rolis depost pluraj semajnoj en Rumanio en filmo L'Enfance d'Icare de Alex Iordachescu, la aktoron trafus pneŭmonio, kiu devigus lin esti transportita al hospitalo de Garches. Li forpasis tie, tri tagojn post kiam malsano trafis lin.

Funebra ceremonio okazis vendredon la 17-an de oktobro 2008 je la 11-a horo en Bougival (Yvelines).

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fondaĵo Guillaume Depardieu[redakti | redakti fonton]

Fondation Guillaume Depardieu - kuracado de "malsanulejaj malsanoj" - 3 place de la Chapelle 78380 Bougival (Yvelines).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]