Wim Sonneveld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wim Sonneveld
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1917 (1917-06-28)
en Utreĥto
Morto 8-an de marto 1974 (1974-03-08) (56-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Begraafplaats Buitenveldert
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Amkunulo Friso Wiegersma
Okupo
Okupo kantisto • kabaredisto • aktoro • filmaktoro
vdr

Willem (Wim) SONNEVELD (naskiĝis la 28-an de junio 1917 en Utreĥto, mortis la 8-an de marto 1974 en Amsterdamo) estis nederlanda kabaredisto kaj kantisto. Kune kun Toon Hermans kaj Wim Kan oni taksas lin unu el la Granda Trio de la Nederlanda Kabaredo.

Sonneveld havis interalie sian grupon Cabaret Wim Sonneveld (1943-1959), li ludis profesoron Higgins en My Fair Lady (1960-1962), rondturis ankaŭ sola kaj aperis en televido. Li ludis kaj kantis pecojn de famaj nederlandaj aŭtoroj kiel Annie M. G. Schmidt kaj Simon Carmiggelt.

Sonneveld mortis en 1974 havante koratakon kun forpaso kelkajn tagojn poste en amsterdama malsanulejo.

Ekde 1988 oni ĉiujare aljuĝas premion, nomitan laŭ li, por tiel nomata malgranda arto (revuo, kabaredo).