Bartolomé Torres Naharro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomé Torres Naharro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1484 (1484-11-30)
en Torre de Miguel Sesmero
Morto 30-an de novembro 1519 (1519-11-30) (35-jaraĝa)
en Sevilo,  Hispanio
Lingvoj hispanaLeona vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Memorigilo Bartolomé Torres Naharro
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartolomé Torres Naharro (Torre de Miguel Sesmero, Badajoz, n. 1485 - m. 1530?) estis dramaturgo, poeto kaj teoriisto pri la hispana teatro de la Renesanco.

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Propalladia (1517).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉio pri lia vivo estas hipotezo. Ŝajne li studis Filozofion kaj Humanistikon en la Universitato de Salamanko, dum li servis studenton pli riĉan, kio okazis kutime tiam. Li iĝis pastro, sed probable li rezignis por iĝi soldato. Eble li estis sekretario en ValencioSevilo, haveno el kie probable li enŝipiĝis direkte al Italio. Dum la veturado li estis kaptita de berberaj korsaroj, kvankam li esti poste liberigita.

Ĉirkaŭ 1508 li alvenis al Romo, kie eble komencis verki sian unuan komedion, Serafina. Tiele li rilatis kun la ampleksa hispana kolonio, etoso kiun li rekreis verkante inter 1509 kaj 1510 sian komedion Soldadesca.

Ĉirkaŭ 1513 Torres Naharro servis diversajn nobelojn, inter kiuj la hispana kardinalo Bernardino de Carvajal, kvankam li ne okupis elstaran postenon kiel kortegano. Ŝajne li verkis el tiu jaro al 1516 ankaŭ en Romo almenaŭ la komediojn Trofea, Jacinta kaj Tinelaria, al kiuj oni povus aldoni sian komedion pli faman, Himenea.

Jam en Napolo, en 1517, li publikis kolekton de siaj dramaj kaj poetaj verkoj, al kiu antaŭas enkonduko, kio konsistigas la unua hispana teatra poetiko, kun la titolo de Propalladia, kie li montras ampleksan konon de la drama grekolatina regularo. Ŝia dua eldono aperas en Sevilo en 1520 (kio indikas, ke Torres Naharro jam estis reveninta al Hispanio) ampleksita kun alia komedio: Calamita. Antaŭ 1523 li verkis alian teatraĵon, Aquilana. Oni ne scias certe kiam li mortis, kaj oni proponas datojn inter 1520 kaj 1540, kvankam oni supozas, ke tio okazis en Hispanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis naŭ teatraĵojn, komediojn ĉiujn, kvankam enhavantaj seriozajn problemarojn. En ili li montras ampleksan konon de la homa estaĵo kaj sperto pli alta ol tiu de la teatro de eklogoj de Juan del EncinaLucas Fernández.[1] Aparte de la baza Diálogo del Nacimiento (Dialogo de la Kristnasko), kiu ankoraŭ sekvas la modelon de Juan del Encina, ĉiuj el ili estas amplekse disvolviĝitaj kun variaj roluloj kaj konfliktoj.

La metriko de liaj verkoj estas unustrofa kaj apartenas al la hispana tradicio. Oftas la koploj oksilabaj, kiel tiuj kiujn poste uzos Jaime de Huete, en kies verko verŝajne influis Torres Naharro. Nur en Himenea uzas li italinecan strofon. Foje uzas diversajn lingvojn kiel kongruas kun la diversa devenaro de la loĝantaro kosmopolita de Romo, kiel la portugala, la itala aŭ la franca. Lia stilo estas, ĉiukaze, riĉa kaj vigla.

La komedio Serafina (1508?) estas ege probable lia unua teatraĵo. Ties historio devenas el la romancaro, konkrete de la afero traktata en la «Romance del conde Alarcos», kie Floristán, malamita de Serafina, nuptopetas na Orphea. La konflikto estas tiu de amo kun du virinoj, sed ĉio solviĝas je la alveno de Policiano, kiu fine edziĝas al Orphea, dum Floristán revenas al amo de Serafina, al kiu ununiĝas. La komedio spegulas la erasmismon de la unua duono de la 16a jarcento.

Soldadesca (1510?) estas komedio "a noticia" kiu spegulas la vivon de la soldatarojn momentojn antaŭ la enŝipiĝo direkte al milito. Ĝi montras la koruptadon, la krimecon kaj bestecon de la instinktoj de tiaj homoj. Li konstruas bildon realisman kies intenco estas socia kaj kritika, denoncante la misuzojn kaj senpunecon de la hispanaj soldataro kaj dungosoldataro en Romo.

Trofea (1514?) estas komedio "a noticia" komponita okaze de la celebro de ambasado de la reĝo Manuel la Fortuna sendita al la papo Leono la 10-a. Post tiu tre verŝajne sekvis Jacinta (¿1514- 1515?).

Tinellaria estas alia komedio el tiuj de observado de kutimaro aŭ "a noticia". En tiu oni trafas kelnerlingvon komponita de miksaĵo de diversaj dialektoj kaj lingvoj hispanaj, portugalaj, latinaj, italaj kaj franca (ĉu antaŭanto de Esperanto?) okaze de la priskribo de festeno en tinelo aŭ manĝajo de la servistaro de la palaco de kardinalo. Kion oni montras estas la pikareska sento, la diboĉa kaj parazita vivo de homoj kiuj devis al senjoro dankemon kaj laboron. La intenseco estas eksterordinare sukcesa.

Himenea (1516?), konsiderata lia plej bonkvalita verko baziĝas sur tri aktoj de La Celestina. Ties koncepto estas jam tre matura kaj sukcesas pligrandigi la emocian intrigon ĝis la klimakso, kiu okazas kiam la ĉefrolulo, ofendita markizo, kiel antaŭaĵo de la temo de honoro kaj persanga revenĝo kiu oftos en la teatro de la 17a jarcento, estas mortigonta sian fratinon Phebea. Sed ĝuste tiam, alvenas ŝia amanto Himeneo kiu anoncas, ke ili jam estas geedzoj evitante tiele la tragedion de malhonoro. En tiu ĉi jam aperas praaj trajtoj de la teatro de la hispanaj Oraj Jarcentoj (baroko), kiel la konfliktoj de la amantoj, la noktaj scenoj plenaj je konfuzoj kaj mistero, kun timemaj servistoj, agante kiel ridinduloj, ktp.

La komedio nomita Calamita, oferas prilaboritan traktadon de la samaj temoj de la komedio Himenea, kiel okazas ankaŭ ĉe la komedio Aquilana.

La unua priteatra eŭropa renesanca regularo[redakti | redakti fonton]

Propalladia (Napolo, Joan Pasqueto de Sallo, 1517) kunigas lian teatran kaj poezian verkaron. Ĝi estis reeldonita multfoje kaj en Hispanio kaj eksterlande, ĝis kiam la libro estis inkludita en la Indekso de malpermesitaj libroj de 1559.

Ĝi enhavas enkondukon kiu prilaboras personan priteatran teorion, kiu nukigas la konon de la klasika regularo kun la praktiko antaŭ publiko, kiel faros ĉe la baroka teatro Lope de Vega. Temas pri la unua grava teoria komuniko pri teatro de la tuta eŭropa Renesanco.[2]

Lia koncepto de dramaturgio pluhavas multajn el la kondiĉoj de la latina komedio, kiel la divido en kvin aktoj, kiujn li nomigis «jornadas», kaj la captatio benevolentiae aŭ allogado de la intereso de la publiko komence de la teatroludo pere de la introito, kiu krome plenumas la celon klarigi la historion de la verko.

Li dividis la komediojn en du tipojn: "a fantasía" (intrigo fikcia) kaj "a noticia" (pri observado de la realo). Tamen, diference de la poetiko aristotela, li imagas la komedion kun feliĉa fino sed kun gravaj roluloj, kiel tiuj de la klasika tragedio (trajto kiu sekvos en la nova komedio de Lope de Vega, kaj, ankaŭ kiel ĉe la teatro de la posta Hispana ora epoko, kombinas intrigon de gravaj roluloj kun pelmeloj kaj amaferoj de servistoj, imite de La Celestina kaj aliaj antaŭaĵoj de la humanisma teatro aŭ universitata. Laŭ Naharro la komedio povas kompreni aferojn de historia karaktero (kiam multaj teoriistoj de la Renesanco konsideras ĝin proprajn kaj ekskluzivajn de la tragedio) ege kongrue kun la inventitaj pelmeloj.

Li asertas la neceson, ke la nombro de roluloj de la teatrĵo estu inter ses kaj dekdu, sed agnoskas, ke la afero de sia Tinellaria devigis lin enmeti pli da dudek. Per tio li montras, ke devus hegemonii la komuna senco antaŭ la regulara rigido.

Li estis ankaŭ la unua kiu postulis la neceson de la teatra decoro, kiun li imagas kiel "ĝusta kaj deca sekvo de la materialo, tio estas: al ĉiu tio ĝia, eviti maltaugaĵojn, uzi ĉiujn legitimaĵojn, tiele ke la servisto diru nek faru mastragojn", (et converso).

Probable lia influo en la posta evoluo de la teatro en Hispanio estis multe pli grava ol tiu kiun kaŭzis Gil Vicente aŭ Juan del Encina. Krome li konsistigas decidan paŝon al la reenmeto de la klasika teatro en Hispanio fins de la 16a jarcento, ĉe aŭtoroj kiel Juan de la Cueva aŭ eĉ Miguel de Cervantes.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cfr. Wilson, Edward M. kaj Duncan Moir, Historia de la literatura española, vol. 3: Siglo de Oro: teatro., Barcelona, Ariel, 1985 (6a eld. rev.), paĝo 45. ISBN 84-344-8354-8
  2. Cfr. Wilson, Edward M. y Duncan Moir, Historia de la literatura española, vol. 3: Siglo de Oro: teatro., Barcelona, Ariel, 1985 (6ª ed. rev.), pág. 43. ISBN 84-344-8354-8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wilson, Edward M. y Duncan Moir, Historia de la literatura española, vol. 3: Siglo de Oro: teatro., Barcelona, Ariel, 1985 (6a ed. rev.), paĝoj 41-47. ISBN 84-344-8354-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]