Mortodanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A la dança mortal venid los nascidos
que en el mundo soes de qualquier estado;
el que non quisiere a fuerça de amidos
facerle e venir muy toste parado.
Pues ya el freire vos ha pedricado
que todos vayais fazer penitencia,
el que non quisiere poner diligencia
por mi non puede ser más esperado

La Mortodanco estas hispanlingva mezepoka teksto laŭkrede ludita kaj dancita en la 14a jarcento.

La kastilia "Mortodanco" estas de komenco de la 15a jarcento. Konserviĝas en manuskripto de la Biblioteca de El Escorial. Ĝi enhavas pli da sescent versojn kaj en ĝi, Morto alvokas unu post alia diversajn rolulojn, kiel Papo, Episkopo, Imperiestro, Sakristiano, Kamparano, ktp., samtempe ĝi memorigas ilin ke la mondaj ĝuoj havas finon kaj ke ĉiuj devos morti. Ĉiuj falas en ĝiaj brakoj.

Tiu makabra spektaklo disvolviĝis en la tuta eŭropa literaturo, devene de Francio. La temo de morto hegemoniis en la Malsupra Mezepoko, kaj antaŭ tiu ne eblis kristana akcepto, sed teruro antaŭ la perdo de la surteraj plezuroj. Ĝi prezentas, unuflanke, religian intencon: rememorigi ke la mondaj ĝuoj estas finaj kaj oni devas esti preparita por morti kristane; aliflanke, estas intenco satira ĉar ĉiuj falas mortaj, sendepende de aĝo aŭ socia situo, pro la egaliga povo de la morto.

Mortodanco. Detalo de la monumento al Calderón de Madrido (Joan Figueras Vila, 1878).

Tiu temo havis ankaŭ pentran esprimon, kie elstaras la gravuraĵoj kiujn faris Hans Holbein, la Maljuna.

Ĝia influo ludis sur postaj hispanlingvaj aŭtoroj kaj verkoj, kiel ĉe la Barca de la Gloria, de Gil Vicente, Diálogo de Mercurio y Carón de Alfonso de Valdés, Farsa llamada Danza de la Muerte de Juan de Pedraza, La farsa de la Muerte de Diego Sánchez de Badajoz, Las Cortes de la Muerte de Luis Hurtado de Mendoza kaj la Coloquio de la Muerte con todas las edades y estados, de Sebastián de Horozco. En la 11a ĉapitro de la dua parto de La Kiĥoto, Don Quijote kaj Sancho trafas teatran grupon kiu iras de vilaĝo al vilaĝo por ludi Mortodancon. Fine, en la Baroko estas la lastaj referencoj en la religiaj dramoj de Calderón de la Barca kaj en la Sueños (1627) de Quevedo.

Gravuraĵo kiu reprezentas la morton kiu forportas trobadoron (dekstre) kaj advokaton. La Danse macabre, París, Guy Marchant, 1486.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • La Danza de la Muerte, Códice de El Escorial, Ed. de Sabas Martín. Miraguano Ediciones, Madrid, 2001. ISBN 84-7813-220-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]