Baptejo Sankta Johano (Florenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptejo Sankta Johano
Battistero di San Giovanni
Baptisteriomalgranda baziliko
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 1059
Lando Italio vd
Situo borough 1
Situo
Geografia situo 43° 46′ 24″ N, 11° 15′ 19″ O (mapo)43.77319722222211.255194444444Koordinatoj: 43° 46′ 24″ N, 11° 15′ 19″ O (mapo)
Baptejo Sankta Johano (Toskanio)
Baptejo Sankta Johano (Toskanio)
DEC
Baptejo Sankta Johano
Baptejo Sankta Johano
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo de Baptejo Sankta Johano
Map
Baptejo Sankta Johano
Retejo https://duomo.firenze.it/it/scopri/battistero-di-san-giovanni
vdr
La lanterno sur la kupolo de la Florenca Baptejo estis datita el 1150.[1]
Mozaik-kovrita interno de la okangula kupolo

La baptejo Sankta Johano (itale Battistero di San Giovanni) estas religia konstruaĵo en Florenco (Toskanio, Italio). Ĝi havas la statuton de malgrava baziliko. En la baptejo troviĝas interalie la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a.

La baptejo estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo, kaj estis starigita inter 1059 kaj 1128. La arkitekturo estas tipe florenca kaj romanikstila. Ĝi famiĝis pro siaj tri arte signifaj pordoj, sur kiuj videblas gravuraĵoj fare de Lorenzo Ghiberti. Tiuj pordoj estis kromnomitaj de Mikelanĝelo la "Portaloj de Paradizo" pro sia beleco, kaj estas simbole rigardeblaj kiel la eko de Renesanco.

La okangula baptejo situas ĉe la Piazza del Duomo, antaŭ la katedralo Santa Maria del Fiore kaj la sonorilturo Giotto (la Campanile di Giotto). La itala poeto Dante Alighieri, sed ankaŭ multaj aliaj artistoj kaj eminentuloj de la Renesanco (inkluzive de pluraj Mediĉoj) estis baptitaj tie. Ĝis la fino de la 19-a jarcento, fakte ĉiuj katolikaj florencanoj estis baptitaj tie. Ĝi restas ĝis hodiaŭ loko precipe ŝatata kaj respektegita de la florencanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horn, Walter. "Romanesque Churches in Florence: A Study in Their Chronology and Stylistic Development". The Art Bulletin. Vol. 25, No. 2 (Jun., 1943), pp. 112-131.