Ian Khama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ian Khama
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1953 (1953-02-27) (71-jaraĝa)
en Chertsey
Lingvoj cvana
Ŝtataneco Bocvano
Alma mater Reĝa Milita Lernejo Sandhurst • Waterford Kamhlaba • Universitato de Bocvano
Familio
Patro Seretse Khama
Patrino Ruth Williams Khama
Frat(in)o Tshekedi Khama II
Okupo
Okupo politikistopiloto
vdr
Ian Khama

Seretse Ian Khama, (naskita en februaro 1953[1] inter la jaroj 2008 kaj 2018 estis la ŝtata prezidanto de Bocvano. Li estis vicprezidanto ekde la 13-a de julio 1998. Post la retiriĝo de la antaŭ prezidanto Festus Mogae je la 1-a de aprilo 2008 Ian Khama fariĝis prezidanto.

Ian Khama estas la unue naskita filo de Seretse Khama, la patro de la sendependeco de Bocvano kaj unua politika gvidanto de la lando post la sendependeco kaj lia edzino Ruth Williams Khama. Tiel Ian Khama ankaŭ estas la ĉefo de la tribo de la bamangvatoj.

En aprilo 2022, Ian Khama estis alvokita de la justeco de sia lando. La eksa ŝtatestro estas akuzita, interalie, pri kontraŭleĝa posedo de pafilo. La kazo devenas de 2016.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 16-a de decembro 1997 Ian Khama estis ĉefo de la bocvana armeo. Li retiriĝis kaj fariĝis je la 1-a de aprilo 1998 vicprezidanto. Khama en tiu momento ne estis membro de la nacia asambleo (la bocvana parlamento) kaj pro tio ne tuj povis enoficiĝi. Komence de julio 1998 li fariĝis parlamentano, ĉar li gajnis ĉe balotoj en la balota distrikto Nord-Serowe. Khama ricevis 2986 voĉoj kaj la kontraŭkandidato nur ricevis 86 voĉojn [2].

Post la venko de la reganta Botswana Democratic Party (BDP) ĉe la parlamentaj balotoj en Bocvano 1999 Khama restis vicprezidanto. Mogae jam dum iom da tempo parolis pri sia retiriĝo [3] li donis sian postenon je la 1-a de aprilo 2008 al Khama. Ĉe la enoficiĝo Khama promesis kontinuecon rilate al la registara politiko de Bocvano kaj samtempe emfazis sian ŝaton al la demokratio. La sekvaj balotoj en 2009 konfirmis lian prezidantecon, kaj ankaŭ la 26-an de oktobro 2014 li plian fojon reelektiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Laŭ la tradicio, Khama naskiĝis por regi Bocvanon", Sapa-AFP (Pretoria News) angle 1. April 2008.
  2. "Botswana: Ian Khama venkas ĉe post-balotoj kaj pro tio povas fariĝi vicprezidanto", SAPA news agency (via nl.newsbank.com), 6. Juli 1998. angle
  3. „Mogae volas retiriĝi“, AFP (IOL), 15. Juli 2007 angle.