Hon-Hergies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hon-Hergies
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Bavay
INSEE kodo 59310 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59310
Politiko
Urbestro S-ino Muriel Rzeszutek
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 806  (1999)
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 20′ N, 3° 50′ O (mapo)50.3333333333333.8333333333333Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 50′ O (mapo)
Alto 88 m - 152 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,02 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Hon-Hergies (Nord)
Hon-Hergies (Nord)
DEC
Hon-Hergies
Hon-Hergies
Situo de Hon-Hergies
Hon-Hergies (Francio)
Hon-Hergies (Francio)
DEC
Hon-Hergies
Hon-Hergies
Situo de Hon-Hergies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hon-Hergies [+]
vdr

Hon-Hergies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 806 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, kaj estas landlima komunumo trafluata de la rivero Hogneau.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hon-Hergies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo Hon-Hergies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hon-Hergies etendiĝas sur 11,02 km².

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hon-Hergies estas ĉarma vilaĝo, kiu fakte konsistas el du apartaj vilaĝetoj, ĉiu kun preĝejo. La preĝejo de Hon datiĝas de la 17-a jarcento : ĝi posedas bulban sonorilturon de la 18-a jarcento. La preĝejo de Hergies posedas renesancstilajn altarojn de la 17-a jarcento, sed ankaŭ belan statueton de Dipatrino de la sama epoko.

Videblas en Hon-Hergies eksaj minejoj de nigra marmoro, kaj la restaĵoj de la industriaj konstruaĵoj, kiuj malnovtempe ekspluatadis tiujn minejojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo disponas kampadejon nomitan "La Joncquière".

Administrado[redakti | redakti fonton]

Hon-Hergies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]